Inaŭgurite kelkajn tagojn antaŭ la 94-a Universala Kongreso, ĝi estas dependaĵo de la Bjalistoka Kulturcentro, kiu mem estas urba instanco de la komunumo.
“En ĝi laboras ĉirkaŭ dek personoj, kiuj ne estas esperantistoj – kvankam kelkaj el ili lernas la lingvon – sed simple dungitoj de la urbodomo. Esperantistoj foje miskomprenas la celon de la Centro: ĝi ne estas reklamadi kaj diskonigi esperanton, sed “fariĝi la renkontiĝejo kaj la dialogejo porĉiuj loĝantoj de la diverskultur- kaj diversnaciejo, kia estas Podlaĥio […]. Ni revas ke la Centro iĝu ne nur laŭ planoj, sed ankaŭ perĉiutaga praktiko, loko de konkretaj agadoj de Centro de Dialogo kaj Interkultura Edukado.”
“Sed la Centro Zamenhof estas multe pli ol tio. En la malsupra etaĝo loĝas ĝia konstanta ekspozicio, kies temo, “Bjalistoko de la juna Ludoviko”, ne tuŝas rekte Esperanton, sed celas montri la aspekton de la tiama urbo per fotoj, kaj ĝian multkulturecon. En siaj aliajĉambroj, la Centro gastigas portempajn ekspoziciojn, prelegojn, koncertojn, aktivaĵojn, kaj oficejojn de la Kulturcentro. Aliĝinte al la reta informbulteno de la Centro, vi surpriziĝos pro la riĉaj programeroj regule prezentataj.
“Menciindas la baldaŭ realigota projekto de biblioteko, kiu prezentos vastan kolekton de libroj en kaj pri Esperanto. Tiun kolekton oni starigis danke al donacoj de esperantistoj kaj esperanto-grupoj el diversaj landoj. Bona novaĵo estas, ke tiu biblioteko estos tute profesie mastrumata: ĝi estos dependaĵo de la regiona podlaĥia biblioteko, kiu konservos tiujn valorajn kulturaĵojn samrange kiel la ceterajn. La biblioteko de la Centro Zamenhof ekfunkcios probable fine de la printempo.
“Nenie en la mondo ekzistas tia loko, kia la Centro Zamenhof. Ĝi jam estas privilegia loko de nia esperanto-kulturo, kaj samtempe instanco tute ekstermovada pro ĝiaj oficialeco kaj financateco. Indas pli bone koni kaj konigi ĝin. Se vi ne havas la ŝancon iam viziti Bjalistokon, ankoraŭas la ebleco viziti ties retpaĝon!