Post mia naŭ monata volontula sperto en Bjalistoko, mi havis la bonŝancon, ke mi daŭrigu la volontulan laboron en Francio,ĉe la Tuluza Esperanto Kulturcentro. Mi alvenis en la lastaj tagoj de majo, kaj mi restis ĝis la unua semajno de julio.
Tuluzo unue ŝajnis grandega urbo por mi,ĉar mi antaŭe neniam vivis en simila urbo. Unue estis malkutima, sed mi rapide ekŝatis ĝian buntecon kaj viglan vivon. ĉiutage okazis koncertoj, spektakloj, festivaloj, kiujn mi ofte vizitis, eĉ estis malfacile elekti foje.
Mi havis okazon konatiĝi kun la lokaj esperantistoj jam la unuan semajnfinon, kiam ni veturis al la montaro, kie okazis staĝo por esperantistoj, kiuj deziris trapasi la KER-ekzamenon okazintan en Tuluzo.
La belega pejzaĝo mirigis min kaj estis tre agrable pasigi semajnfinon kun multaj amikemaj esperantistoj. La lernantoj havis lecionojnĉiutage, ni kuiris hungaran pladon, ni ludis kaj ni promenis en la vilaĝo. Post la staĝo, mi kontribuis la esperantan vivon de la urbo, mi vizitis la lecionojn, komencantan kaj progresantan, mi partoprenis la rektanĉiusemajnan radioelsendon pri Esperanto, kie mi estis intervjuita esperante, tradukite al la franca.
Krom tio regule okazis manĝoklaĉoj, kion multo de la tuluzanoj vizitis por babili nur (!) esperante kaj kompreneble manĝi kaj trinki. La tuluza kulturcentro ankaŭ partoprenis festivalojn, kie eblis reprezenti Esperanton. Ni pasigis unu semajnfinon en la Monda Terfestivalo, kie ni konigis la internacian lingvon al multaj interesatoj. Kiam ne estis esperantaj programoj, mi ĝuis aliajn kulturajn programojn de la urbo. Tion faciligis laĉekoj, kion junuloj favorpreze povas aĉeti, kaj ĝi rajtigas senpage aŭ tre malmultekoste viziti kinejon, koncerton, teatron, kaj eĉ la &bdquoSpacurbon”.
Mi havis la eblon viziti pliajn urbojn en la regiono, por konatiĝi kun kiel eble plej multe da esperantaj grupoj. ĉie kien mi iris, atendis min tre amikemaj kaj helpemaj homoj, kiuj gvidis min en la urboj kaj helpis al mi ekkoni la lokajn historion kaj tradicion.
Dum la turneo mi tranoktisĉe diversaj esperantistoj kaj esperantaj familioj, kaj estis tre bele vidi, ke la lingvo vivas kaj la parolantoj aktivas enĉi tiu parto de la lando. Mi partoprenis la lecionon aŭ la monatan programon de la kluboj, aŭ speciala renkontiĝo estis okazigita pro mi, kien venis multaj interesatoj. Laŭ ilia deziro, mi prelegis aŭ gvidis babilrondon pri Hungario, por konigi al homoj mian kulturon, tradicion, kaj manĝojn. ĉiuj aŭskultantoj estis tre entuziasmaj, kaj pro la multaj demandoj, la babiladoĉiam plilongiĝis. Dum mia unu monato kaj unu semajno mi vizitis inter alie la sekvajn urbojn: Albi, Lavaur, Foix, Les Bordes-sur-Arize, Verniolle, Tarbes, Bagnères-de-bigorre, Pau kaj Donneville.
Mi dankas porĉiuj la gastigemon kaj la bonajn spertojn, kiujn mi travivis!
(FOTO : Kun Niko kaj Françoise okaze de la festivalo Convivéncia en Montgiscard)