Saluton Karaj Asocianoj! Mi estas Zsófia Pataki el Hungario, kelkaj de Vi jam konas min de la Manĝoklaĉoj, aŭ de la semajnfina staĝo. Mi alvenis al Tuluzo antaŭ unu semajno, kaj mi restos kun vi ĝis la unua semajno de julio
Mi estas sufiĉe nova esperantistino, mi konatiĝis kun Esperanto antaŭ malpli ol du jaroj, kiam komenciĝis esperanta fako en mia universitato. Miĉiam interesiĝis pri lingvoj, kaj mi scivolis, kiel aspektas artefarita lingvo, kaj kiel homoj uzas ĝin.
Post duonjaro da studado mi partoprenis mian unuan renkontiĝon, la IJF-n en Italio. Tiam mi konis neniun kaj malbone parolis la lingvon, sed mi tuj enamiĝis kun la movado kaj ekkonis multajn novajn amikojn. Maje mi ekzameniĝis pri Esperanto, kaj en junio mi finis mian universitaton en la fako plenkreskuledukado.
Somere mi partoprenis la Roskilde Festivalon en Danio kun esperantistoj, kaj helpis dum la organizado de IJS (Internacia Junulara Semajno en Hungario).
En septembro 2011 mi translokiĝis al Pollando, al Bjalistoko, kie mi laboris 9 monatojn kiel volontuloĉe la Bjalistoka Esperanto-Societo.
Mia lingva nivelo multe pliboniĝis, mi eksciis novajn aferojn pri la movado kaj mi eklernis kiel instrui esperanton. Dank’ al Esperanto mi multe vojaĝis dum la jaro kaj mi vizitis kiel eble plej multe da aranĝoj. Proksimiĝante al la fino de mia volontulado en Bjalistoko, mi eksciis, ke ankaŭ Tuluzo serĉas volontulon, kaj mi tre ĝojis, ke mi povis veni por unu monato.
Mi ĝojas, ke mi povas ekkoni tiun belan landon, aktivajn esperantistojn, kaj la francan lingvon, kio estas same malfacila por mi, kiel la pola. Somere mi kunorganizos kelkajn aranĝojn: IJS-n en Hungario, kaj SES en Slovakio.
Mi kore invitasĉiujn al ambaŭ aranĝoj! Komence de majo mi iĝis estrarano de HEJ (Hungara Esperanta Junularo), kaj mia celo estas pliaktivigi la junularan movadon, almenaŭ en mia universitata urbo, kie mi instruos la venontajn lernantojn en la esperanta-fako. Tre plaĉas al mi la aktivado de Tuluzo, kaj mi esperas, ke mi eklernos kelkajn aferojn, kiujn mi povos utiligi dum mia agado en Hungario.
Mi ŝatus multe de Vi ekkoni, kaj vivigi la internacian lingvon!
Ĝis espereble baldaŭ!