Saluton! Mi nomiĝas Eva. Mi estas 21-jara. Mi estas el Francio kaj mi estas esperanto-volontulo en Tuluzo. Mi parolas la francan, la anglan, la korean kaj ankaŭ la ĉinan. Mi estas komencanto en Esperanto. Mi tre ĝojas komenci la mision.
Mi estas el Tuluzo kaj mi komencas la mision Tuluzo-Roterdamo.
Mi sâtas aŭskulti koreajn kaj ĉinajn elsendojn. Mi ankaŭ tre ŝatas legi novaĵojn en la korea kaj en la ĉina.
Mi estis studento pri astrofiziko en Anglio kaj studento pri inĝeneriado en Liono.
Mi sâtas kantadon, dancadon, desegnadon kaj aparte desegni bildrakontojn. Mi ankaŭ povas ludi violonĉelon sed mi ne ludas tre bone. Mi sâtas modon kaj inismon. Mi ofte rigardas distraĵojn ekzemple RuPaul’s Drag Race kaj serikomediojn kiel ekzemple Friends. Mia plej ŝatata filmo estas Happy Together de Wong-Kar Wai (1997).
Mi tre ŝatas lerni Esperanton ĉar ĝi estas tre amuza. Miaj geavoj kaj familio venis de Pollando sekve ilia historio estis kvazaŭ tiu de L.L.Zamenhof. Ili devis paroli la polan, la hebrean kaj la jidan en tre antisemita mondo, pro tio estis tre malfacile komuniki.
Esperinde, ni baldaŭ renkontiĝos. Laŭ Via sinprezento Vi ŝajnas nepre koninda homo!