Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Staĝo en la montaroj

27/10/2012 Antoine Blogo

Tuj post mia alveno al Tuluzo okazis staĝo en Arrout, enĉarma vilaĝo en la Pireneaj montaroj. La celo estis prepari la staĝantojn por la KER-ekzameno okazonta ĉi semajnfine.

Laĉirkaŭaĵo mirigis min. Mi jam ekde longa tempo ne vidis tiel belajn grandajn montojn, kiujĉirkaŭis la domon, kaj la vilaĝon. La gastejo, kie ni loĝis, estas perfekta loko por renkontiĝoj, kaj rigardante de la fenestroj ni povis senti nin en la mezo de la naturo.

Post nia alveno, post la kafumado kaj teumado la duono de la grupo iris al la bazaro aĉeti ingrediencojn por la posttagmeza kuirateliero, kaj tiuj, kiuj maltrankviliĝis pro la ekzameno, restis en la gastejo por partopreni la kurson. La bazaro okazis en apuda vilaĝo inter mezepokaspektaj dometoj kaj grandegaj arboj. Ekde mi estas en Suda-Francio, mi miras priĉio, tiel okazis ankaŭ en la bazaro. La etoso estis tute alia ol en la hungaraj bazaroj, enĉiuj stratoj ludis muzikistoj, kaj la bazaro ne estis nur loko por aĉetumi, sed ankaŭ renkontiĝejo por la lokanoj.

Mi vidis multajn interesajn homojn kaj manĝaĵojn, kaj mi devis forte sinteni, por ke mi ne aĉetuĉion, kion mi vidas. Reveninte de la aĉetado ni tagmanĝis dum pikniko, kienĉiu kunportis manĝaĵojn de la hejmo, kaj ni dividis kun unu la alia. Post mallonga paŭzo komenciĝis la kuirateliero laŭ mia hungara recepto, kun la kunordigado de Niko.

Ni preparis nian tradician pladon: guly&aacutes supon, kiun mi jam multfoje preparis el Pollando,ĉar eksterlandanoj amas ĝin. Tion sekvis salado kaj rubarbtorto kiel deserto. Per la helpo de multaj manoj ni tre rapide preparisĉion, dum la ekzameniĝontoj partoprenis la kurson. Longe daŭris nur la kuirado de la supo, kaj alproksimiĝante al la vespermanĝo, jamĉiu senpacience atendis la gustumadon de la hungara plado. Kompreneble ĝi plaĉis alĉiuj (kiel povus ne plaĉi?) kajĉiuj replenigis la teleron du aŭ trifoje.

Post la vespermanĝo ni ludis mian plej ŝatatan ludon: homlupon, kio estas taŭga ludo por paroligi la timemajn komencantojn. Mi povas fajfaroni, ke en la unua ludo mi mortigis ambaŭ homlupojn en la unuaj du rondoj, kaj pro tio en la dua ludo mi tuj mortis…

La duan tagon atendis nin malbona vetero, do ni pasigis la tempon kursante en la domo. ĉifoje estis kurso ne nur por la ekzameniĝontoj, sed ankaŭ por komencantoj. Dum la kursojĉiu malsatiĝis kaj post la tagmanĝo la vetero donacis al ni duonhoron sen pluvo.

Ni tuj uzis la tempon por promeni iomete en la vilaĝo kaj viziti la lokon, kie okazis la Krokodila-renkontiĝo. Kiam la vetero denove malebligis al ni ĝui la naturon, mi faris mallongan prelegon pri mia urbo, Szeged, kaj pri la universitata fako, kie mi lernis Esperanton. La prelego iomete plilongiĝis pro la demandoj kaj pro la diskutado pri la situacio de la lingvo en mia lando.

Nia tempo rapide pasis, kaj ni jam devis forlasi la belan ejon kaj reiri al la brua urbo. Mi tre ĝojis ke mi povis ekkoni pli multe da espernatistoj, konigi mian kulturon kun aliaj, kaj pasigi temponĉirkaŭate kun montoj.

Mi esperas ke mi povos viziti la venontan Krokodilan-renkontiĝon!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Renkontiĝo kun asociano: Christine
Sekva afiŝo:Ankoraŭ 3 tagoj por aliĝi favorpreze al IJS en Hungario!

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Buŝmasko Buŝmasko
  • Espéranto éclair Espéranto éclair 4,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.