Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Sukcesa lasta prelego de la turneo 2012 de HORI Jasuo

05/10/2012 Antoine Blogo

En Tarbezo, dimanĉo 30-a de Septembro estis sunoplena tago. En la koroj kaj en laĉielo. 90 personoj tre atente kaj kortuŝite akceptis HORI Jasuo kaj ARAI Toŝinobu, kiuj disvolvis brilan prelegon pri nuna situacio en Japanio.

HORI Jasuo, fama esperantisto loĝanta en Japanio, kaj ARAI Toŝinobu, lia persona teknik-helpanto, ĝuis – same kiel la multnombraj aŭskultantoj – la kunstrebon de Esperanto 65, loka esperantista asocio, kaj loka kontraŭatomenergia asocio Nucléaire Non Merci, por organizi tiunĉi prelegon titolitan “Kia vivo post Fukuŝimo?-.

Dum la du antaŭaj semajnoj, la du organizantaj asocioj ne malŝparis siajn modestajn fortojn por disdoni flugfoliojnĉe bazaroj kaj surmurigi afiŝojn por reklami tiun unikan eventon en Tarbezo kaj najbaraj urboj. Plie, estis organizita komuna gazetara konferenco, kio donis eblecon akiri artikolon en dua paĝo de plej grava loka gazeto ( viduĉi tie ).

Tia kunstrebo kaj kunlaboro sukcesis arigi 90 homojn dum suna dimanĉa posttagmezo – kio estas ja konsiderinda atingo. Pli-malpli 20 esperantistojĉeestis, la ceteraj homoj estis allogitaj nur de la temo, ĉar oni ne eksplicite reklamis pri esperanta lingvo, eĉ ne menciis ke la prelego disvolviĝos en tiu lingvo. ĉiuj partoprenantoj sensis kaj la kvaliton homecan de la prelego kaj la atentokapton deĉiuj aŭskultantoj.

La prelegon interpretis francen Robert LLOANCY kaj Robin’ BETO. La prelegon enkondukis Jasuo per rapida sed ege kortuŝa rakonto pri lia senesperiĝo antaŭ la eventoj, kaj pri kiel li povis rekuraĝiĝi dank’ al la multnombraj subten-mesaĝoj de esperantistoj el la tuta mondo. Li menciis plie, ke scipovo de la angla neniel utilis al li tiumomente.

Poste, li prezentis tutan bildaron pri la cunamo kaj ties sekvoj (detruoj, translokiĝoj, senposediĝo jeĉiuj antaŭaj havaĵoj ktp). La dua parto de la prelego estis dediĉita al la katastrofo de la atomcentralo de Fukuŝimo, klarigante la disvolvon de la akcidento, la nunan staton de la reaktoroj, kajĉefe la sekvojnĉe la tuta loĝantaro: translokiĝoj devigaj aŭ memvolaj, malfacileco adaptiĝi al alia regiono, diskriminacio kontraŭ fukuŝimanoj, disiĝo kaj senorientiĝo de familioj, neglektema sinteno de la registaro al la suferantoj kaj al la malsanoj aperantajĉe infanoj, postuloj de amasaj manifestacioj priĉesigo de atomenergio kaj neklara respondo de la registaro, inter multaj aliaj aspektoj.

Estis tre alirebla prelego, klare esprimata, riĉ-enhava kaj sincero-plena. El lok-agada vidangulo,ĉi tiu kunlabor-eksperimento estas nurĉe ties komenciĝo,ĉar jam ambaŭ asocioj interkonsentis kunlabori por kiel eble plej disvastigi la regulajn kronikojn de Jasuo: Esperanto65 provizos franclingvan version al Nucléaire Non Merci, kiu diskonigos ilin en sia propra reto. Per tiuĉi simpla kaj baza kunlaboro, ambaŭ asocioj disvolvos kaj riĉigos sian lokan agadon. La dimanĉon 30-an de Septembro 2012, en Tarbezo, la partoprenantoj multon lernis, kaj restis en la impresoj deĉiuj, kiom reala, vigla estas la socia rolo de Esperanto.

A retrouver aussi sur le blog de l’associationEsperanto65

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Pri mia volontulado en Tuluzo
Sekva afiŝo:Vespero kun Eddy Raats

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Poezio: armilo ŝargita per futuro Poezio: armilo ŝargita per futuro 19,20€
  • La trajno en la neĝo La trajno en la neĝo 9,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.