Post la diversaj lastjaraj biciklaj ekskursoj pro kiuj EKC ricevis la BEMI-premion por 2024 (legu BEMI trofeo 2024 aljuĝita el EKC) laŭ la rivereto Touch kaj laŭ la Kanalo foje orienten al Castelnaudary foje norden al Montech, ĉi foje ni ekskursis laŭ la Garono al Muret. Ni fidis la apon de Frico kiu devus gvidi nin laŭ biciklebaj vojoj kaj la sperton de MoBo kiu jam foje laŭiris la saman vojon. Sed en kelkaj kilometroj la vojo fariĝis tute ne plu irebla bicikle pro ĵus faritaj laboroj (enterigo de akvotuboj, ks) kaj anstataŭ firman grundon ni trafis tre molan koton en kiu niaj bicikloj enprofundiĝis. Grupeto da aliaj biciklistoj atingis la saman punkton kiel ni. Ni elektis trairi kampon kies grundo estis ege mola dum la aliaj sekvis bonan vojon, kiu laŭ la apo de Frico estis senelira, barita de krado. Post tiu malfacila ekskursoparto, ni plu iris kaj neatendite trafis foireton pri bicikla vojaĝado en Roques sur Garonne (La roue Tourne). Ni tie haltis kaj longe paŭzis por viziti la interesajn standojn de biciklokonstruistoj, de kluboj kiuj organizas ekskursojn, de diversaj teritorioj kiuj reklamas por siaj biciklovojretoj, ktp.



Kaj en la foiro ni denove renkontis la saman biciklistogrupeton kiu raportis ke sekvinte la komfortan vojon, ili tute senprobleme povis pluiri. Mi tiam malbenis la trofidemon al apoj kiuj misinformas pri laŭdire baritaj vojoj kiuj fakte tute ne estas. Se anstataŭ fidi la apon, ni simple esplorintus la komfortan malfermitan vojon, ni ŝparintus multe da malagrablaĵoj.
Forironte el la foiro ni estis alparolitaj de iu kiu rimarkis nian Esperantoflagon: temis pri Tifen, biciklokonstruisto el Montauban, kiu tute bone regas nian lingvon. Lia firmao nomiĝas Miel d’Ours. Ni babilis dum iom da tempo kaj disdividis komunajn memoraĵojn: Tifen estas partopreninta iujn FESTO-jn antaŭ kelkaj jaroj. Ni instigis lin ekkoni la Federacion EsperantOccitanie, kaj sekve li aldonis sin en la regionan mapon. Ni ankaŭ informis lin ke okazos FESTO en Moissac de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto, kaj li entuziasme ekplanis partopreni.

Survoje ni ankaŭ iom longe haltis por viziti la memorejon pri la katastrofa eksplodo de la ĥemia fabriko AZF la 21an de septembro 2021 pro kiu 31 homoj mortis kaj 2500 estis grave vunditaj. Materiaj damaĝoj estis gigantaj.