Se vi aŭskultis la elsendon de Esperanto-Magazino la 14-an de Junio (n-ro 244), vi jam scias: ni havis la plezuron bonvenigi junajn esperantistojn de TEJO komence de Junio en Tuluzo.
Valentin Ceretto Bergerat, (nuntempe volontulo ĉe TEJO), Clément Baleyte (volontulo ĉe TEJO en 2019 kaj nuntempe prezidanto de la Junulara Esperanta Franca Organizo – JEFO), kaj Konstanze Schönfeld aŭ Tuŝka (ĝenerala sekretario ĉe TEJO) pasigis semajnon en la rozkolora urbo. La volontuloj kaj aktivaj membroj de EKC prezentis al ili nian laboron de la asocio preparante specialan itineron por ili…
Unue, vizito al la studio de Canal Sud por la registrado de nia programo Esperanto-Magazino. Clément jam estis invitita en Majo 2020, sed estis la unua fojo por Valentin!
Ili (re)prezentis TEJO (la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), kiu estas la junulara sekcio de la Universala Esperanto-Asocio (kun kiu ĝi dividas oficejojn en Roterdamo). Ni demandis ilin, en kio konsistas la laboro de la volontuloj ĉe TEJO: ili kutime laboras kun la estraranoj pri multaj administraj taskoj kiel la organizado de la kunsidoj, la skribado de la protokolo, la administrado de la datumbazoj… Sed ili ankaŭ zorgas pri aliaj taskoj: sociaj retoj, verkado kaj traduko de artikoloj, video-muntado, organizado de eventoj, reprezentado ĉe eventoj…
Por malstreĉiĝi kaj renkonti aliajn junajn tuluzajn esperantistojn (sed ankaŭ por festi la finon de la elirmalpermeso je la 21a horo), direkto: La Topina, kultura restoracio-kafejo konata de membroj de la asocio, kiu ofertas kuirarton laŭ tradicia okcitana kaj kataluna inspiro. Iomete pli neformala aranĝo, kiu ebligis al ni pli bone koni unu la alian. Estis ankaŭ okazo por Manu (kiu faros la duan parton de sia volontulado ĉe TEJO ekde Septembro) lerni iom pli pri tio, kion oni atendos de li en Roterdamo…
Ni montris al Valentin la japanan ĝardenon (en la koro de la ĝardeno Compans-Caffarelli), kie li profitis la okazon por intervjui nin pri nia asocio kaj niaj projektoj por videoprojekto de TEJO.
Fine de la semajno, niaj gastoj kompreneble estis invititaj al la plej atendita evento de la semajno: la unua post-pandemia manĝoklaĉo! Multaj membroj kaj amikoj de EKC ĉeestis, kaj tio ebligis al ni pasigi kune lastan amikan momenton.
Por la volontuloj de Tuluzo, kiuj ĝis tiam partoprenis preskaŭ nur interretajn eventojn aŭ ekkonis esperantistojn de la tuluza regiono, tiu semajno estis enkonduko al fizikaj esperantistaj renkontiĝoj, kie ili povis pli bone kompreni la gravecon de kunlaboro inter la diversaj asocioj ene de la Esperanto-movado.