Celante prizorgeti la tombon de mia longtempa kunulino la aktorino Solen’, en Kardaljak’, proksime de Fiĵak’ en departemento Lot, ekskursante bicikle, mi preterveturis la hejmon de Andreo Andrio en Vilanovo de Avejrono, kaj haltis por saluti lin.
Andreo ĉefredaktis la “Dictionnaire pratique Français-Espéranto Espéranto-Français” eldonita en 2014 de SAT-Amikaro. Li verkis “Kiel traduki sesdek franclingvajn vortojn” eldonita en 2009.
Li ankaŭ realigis DVDon pri la vivo de la kamparanoj en Ruergo en la jaroj 1950aj kaj 1960aj: “Paisans de Roergue” eldonita de Piget films en 2016, originale en la okcitana kun subtitoloj en la franca, la angla kaj Esperanto. Tiu DVD kolektas ciferigitajn bildojn kiujn Andreo tiam filmis per amatora kamerao.
En marto 2023, li prelegis en Vilafranko-de-Ruergo pri “Esperanto kaj la lingvomilito” kadre de la Societo de la amikoj de Vilafranko kaj de la Malalta Ruergo, kiu publikigis la prelegon en sia revuo “Pages d’Histoire du Bas-Rouergue”, 2023 (ISSN 0295-8996).
Andreo afable akceptis min kaj ni kune agrable babilis en Esperanto. Ni inter alie parolis pri Sergi Carles, naskita ankaŭ en la proksimeco de Vilafranko kaj kiu verkis “Istòria d’un sauvatjòt / Je suis cet enfant” (ISBN 978-2-37863-050-8) dulingva aŭtobiografia rakonto de liaj infanaj jaroj en medio kie ĉiuj parolis la okcitanan, krom la patrino. Ni ambaŭ estas legintaj tiun libron kaj komentis ĝin. Andreo eĉ foje renkontiĝis kun Sergi okaze de prezento de lia libro. Sergi same kiel André, kvankam li naskiĝis dudek jarojn poste, kreskis kun la okcitana kiel ĉiutaga lingvo.
Ni ankaŭ memoris pri la grupa vizito antaŭ du jaroj, kun samideaninoj el Vilafranko kiu tiam invitis nin, kaj kelkaj tuluzanoj – inter kiuj la tiamaj volontuloj Antoine kaj Moana kiuj intervjuis Andreon en la franca lingvo- . Legu la artikolon Ekskurso ĉe Villefranche-de-Rouergue kiu entenas la intervjuon kiu ankaŭ estis aŭdebla en la Esperanto magazino : 297 (13’00-22’30) 298 (35’47-45’20) 300 (41’10-45’35). En la intervjuo Andreo parolas pri la SAT-kongreso en Nancy en 1954, en kies organizado li partoprenis kaj kies grupfoton li publikigis en la ruerga revuo.
Paulette, la edzino de Andreo forpasis lastnovembre. De tiam Andreo ĉesis zorgi pri la lingva kontrolo de Esperanta versio de “Le Monde diplomatique”. Tamen Andreo ne estas tute sola: liaj filo kaj bofilino loĝas en la domo apud lia. Mi vere ĝuis tiun tre agrablan momenton pasigitan kune kun Andreo.