Tie, mi renkontis esperantistojn nur loĝantajn en Bogota. Humberto ret-korespondis kun mi antaŭ mia vojaĝo. Li akceptis min en la flughaveno kaj estis tre helpema. Kun li, mi vizitis ankaŭ lian instruiston en ilia lernejo. Ni parolis dum agrabla momento. Post la lernado, Humberto foriros al Usono.La 7ª de decembro estas lumfesto. Ĝis la jarfino, iuvespere, konstruaĵoj restas iluminataj ili elvokas kristnasktemon. Bogota ŝajnas al mi tre svarma kaj bruega. Ĝi estas konstruitaĉe la piedo de montaro, je la alteco de 2645 m. Post vizitoĉe la maro, kiam mi revenis, mi bezonis almenaŭ unu tagon por realkutimiĝi. Dum tri semajnoj, mi travojaĝis la landon:
- Mi vizitis plurajn pre-kolombajn parkojn en vulkanmontara regiono de suda departamento.
- Mi promenis sen gvidisto en la montaro de kafoprodukta regiono, meze de tipaj kaj elkutimigaj pejzaĝoj.
- Mi vizitis la urbon Carthagena en la Karaiba marbordo, kaj tie nenifaradis borde de sovaĝa maro.
- Mi vizitis plurajn muzeojn.
- Mi tranoktis en granda kabano el bambuo, sub kokopalmoj, meze de koloraj birdoj, papagoj kaj verdaj lacertoj.
- Pri la sekureco, mi aŭskultis la konsilojn diritajn de la loĝantoj.
- Mi neniam havis timon. ĉie mi renkontis tre agrablajn kaj akceptemajn personojn, kiuj parolis facile kun mi.
- Mi manĝis bonan languston borde de maro, diversajn preparitajn truitojn en montaro kaj ankaŭ krespojn de banano nomitajn “Patacones”.
- Mi trinkis delicajn fruktsukojn, panela-trinkaĵon kaj bonan kafon.
Tio estis tre mirinda vojaĝo. Kompreneble, ĉar mi povis paroli ankaŭ la hispanan mi ne povis sufiĉe paroli Esperanton… Alifoje!