Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Zamenhof-tago en Lodève

17/12/2023 agloforto Blogo

Sabaton la 16an de decembro 2023 belega urba salono gastigis sukcesan Zamenhof-tagon en Lodève, urbeto ĉe Larzak-altebenaĵo, kun ekspozicio, disko- kaj libro-servoj, prelegoj kaj koncerto de JoMo.

En salonego ene de moderna konstruaĵo « Espace Marie-Christine Bousquet » informpaneloj kaj tabloj kovritaj per Esperanto-libroj kaj KD-oj ĉirkaŭis la spacon en kiun envenis esperantistoj el la regiono kaj scivolemaj lokaj loĝantoj, inter kiuj la prezidanto de la komunumo de komunumoj de Lodevlando kaj Larzako.

Espace Marie-Christine Bousquet

Hubert Martin, aktivulo el Le Caylar (kie Hubert ankaŭ estas kunorganizanto de la festivalo kies temo estas « laŭdo de malrapida vojaĝo » ) prezentis la historion kaj la trajtojn de Esperanto al scivolema publiko. Floréal Martorell, gvidanto de la muzikeldonejo Vinilkosmo aŭdigis erojn de albumoj kaj muzikajn filmetojn por montri panoramon de la rete alirebla muziko en Esperanto per diversaj rimedoj: la retejo de Vinilkosmo mem kun ties abonklubo, jutubo, kaj pluraj konataj muzikdissendantoj. La neesperantista publiko tiel ekmalkovris kiom vasta kaj abunda estas la muzika kulturo en la Internacio Lingvo.

La festo finiĝis kun brila recitalo de JoMo, kiu forte impresis al la publiko. JoMo regalis nin per multlingva repertuaro kantante en ukrajna, pola, hispana, okcitana, franca, angla, jida, itala lingvoj kaj eĉ en Esperanto !

Flo!
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°337
Sekva afiŝo:En IJK danke al Erasmus+

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Samideano Samideano 16,00€
  • Du el Du el 9,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.