Speciala elsendo! Por la lasta de la jaro, ni proponas al vi aŭskulti nin plejparte en la franca. Ĝi estas dediĉita al ĉiuj kiuj volas malkovri esperanton, aŭ nur koni pli pri la lingvo. Kiel kutime, ni ekis per novaĵoj (pri kelkaj Zamenhoffestoj en Francio), informoj pri Esperanto: ĝia kreado, kelkaj gramatikaj reguloj, kaj intervjuoj de du esperantlingvanoj. La agendo kiel ĉiam ĉesigis la elsendon.
Kun: Héloïse, Lea, Amelie, Sarah kaj MoBo.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- KAJTO – Vintra Fabelo (La Universala Arbo)
>> Kio novas
- Zamenhoffestoj en Lodevo kaj Montbeliardo
- La Kristnaska albumo de Ralph Glomp
2- RALPH GLOMP – Tintilar’
>>Malkovro de Esperanto en la franca
Historia kunteksto kaj vivo de Zamenhof, Kvizo, Esperanto-kurseto
3- CARINA – Akuzativo (Carina kantas por vi en esperanto)
Intervjuo de Sarah kaj MoBo
4- ETERNE RIMA – Samideano (Samideano)
>>Agendo
Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org
5- SEPA & ASORTI – Novjara nokto