Infanateliero por malkovri esperanton

[Cet article est seulement en espéranto]
Dum la Esperanta semajno « SEMEO » organizita de la asocio EKC en Tuluzo, Jacques, civita volontulo en la asocio kaj mi, organizis kaj gvidis infanatelieron. La celo de tiu ateliero estis la malkovro de la universala lingvo per ludoj por infanoj de 9 ĝis 11-jaraj.

Ni kontaktis teamon kiu ricevas infanojn ĉiun merkredon posttagmezon dum la libera tempo en la loko « Centre de Loisirs, route de Blagnac », la projekto estis akceptita. Ni preparis kelkajn ludojn (Pri memoro, lotumado) per koloraj bildoj kaj simplaj vortoj skribitaj sur kartonaj etikedoj.

Kiam ni alvenis en la loko ni maltrankviliĝis iomete…

Estis la unua foja sperto de tiu ĉi tipo por ni ambaŭ ! Ni havis unu horon kun 18 infanoj de 7 ĝis 10 jaroj! La ĉambro kie ni devis gvidi la atelieron ne estis tre granda kaj iom brua. Ni instalis la tablojn kaj la seĝojn. Ni starigis du grupojn, la infanoj estis tre ekscititaj… Ni komencis la unuan ludon : Jacques kaj mi salutis, ni prezentis niajn nomojn en esperanto kaj ni invitis a la infanoj fari same.

Rapide la infanoj ŝajnis interesitaj kaj ili partoprenis entuziasme al la diversaj aktivaĵoj. Ili ripetis la vortojn, la frazojn, ili havis demandojn, ili komentis adekvate kaj faris malkovrojn pri la lingvo. Ekzemple : Nomoj kiuj venas el la franca, angla aŭ aliaj lingvoj – La nomoj kiuj finiĝas per o, adjektivoj per “a” – La prefikso “mal ” – La sufiksoj,”ino” “ido” – La verbo-finaĵoj…

Ni proponis pilko-ludon ekstere por lerni la nombrojn (« la passe à 10 ») . Tempo pasis tre rapide, kaj dum la bilanco la infanoj diris ke ili multe ŝatis la atelieron. Kelkaj diris la vortojn kiujn ili memoris : «moi j’ai appris koko ! moi j’ai appris kokino ! Ktp…

Ni donis al ĉiuj paperon kun kolora esperanta alfabeto por alporti hejmen. La respondeca edukisto de la infanoj kiu restis dum la ateliero invitis nin al la infana mangêto ekstere. Finfine ni estis iom lacaj sed feliĉaj pro tiu bela sperto !

Print Friendly, PDF & Email