Kristnaskaj Legendoj 🎄

Jen 2 belaj kristnaskaj legendoj kolektitaj de Leïla M, el Bretonio kaj Germanio, ĉu vi konis ilin?
Ĉu vi konas aliajn?

La menhiro de Kerloas

En Bretonio, multaj legendoj ĉirkaŭas la grandegan menhiron de Kerloas, 10 metrojn alta. Inter ili, oni diras, ke tie estas kaŝita trezoro, videbla nur dum la kristnaska nokto. Tiu legendo diras, ke je la unua frapo de sonanta noktomezo, la menhiroj kuris trinki el la oceano. Sed kiam la dekdua frapo sonis, ili jam restaris en siaj lokoj, stoikaj, senmovaj, nesentemaj al la atakoj de la tempo. Kaj ve al la malprudentuloj, kiuj, blindigitaj de la rivelitaj riĉaĵoj, forgesis la horon; ili estis dispremitaj…

La origino de la ornamadoj de la kristnaskarbo

En Germanio, legendo rakontas pri la origino de la ornamado de la kristnaskarbo. Panjo okupiĝis pri kristnaskaj ornamaĵoj; la arbo estis starigita, la domo purigita kaj la araneoj forpelitaj. Vespere, dum revenis trankvilo kaj sereneco, la araneoj revenis kaj malkovris la abion, ili tuj komencis ataki ĝin, kovrante ĝin per siaj grizaj kaj polvaj araneaĵoj. Kiam Avo Frosto alvenis por disdoni la donacojn, li ĝojis malkovri la araneojn feliĉajn kaj kontentajn pri ilia laboro por ornami la abion, sed li tamen pensis pri la malĝojo de la patrino, kiu retrovus sian arbon ornamitan de araneaĵoj. Tial, por kontentigi ĉiujn, Avo Frosto transformis la ornamaĵon de grizaj fadenoj en orajn kaj arĝentajn fadenojn. La kristnaskarbo tiam ektrembrilis kaj eklumis forte! Jen kial la ornamaĵoj de niaj kristnaskarboj konsistas el belaj kaj brilaj girlandoj. Ankaŭ pro tiu kialo, la legendo diras, ke ni ĉiam devus ŝovi inter la branĉojn de niaj kristnaskarboj, belajn araneojn.

Fontoj en la franca :
https://www.jaimemonpatrimoine.fr/fr/module/81/1211/plein-feux-sur-les-legendes-de-noel
https://www.bretagne.com/fr/la-bretagne/sa-culture/ses-legendes/le-menhir-de-kerloas-et-ses-legendes
https://www.noel-vert.com/lunivers-de-noel/legende-de-noel/

Print Friendly, PDF & Email