Malferma alvoko : trejnistoj serĉataj!

Kadre de partnerado Erasmus+ pri trejnado de trejnistoj, okazos trejnadprogramo por trejni novajn trejnistojn en Tuluzo de la 19-a ĝis la 27-a de junio.

En savoir plus sur nos projets européens.

La partneraro serĉas trejnistojn (maksimume 4) kiuj povus kuntrejni pri la sekvaj temoj:

  • Trejnista sinteno
  • Trejnista komunikado
  • Skribvidigo
  • Publikparolado
  • Diskutfaciligado
  • Lernostiloj
  • Trejnadprojektado
  • Trejnadliverado
  • Aktivaĵmastrumado
  • Plonĝlernado
  • Posttrejnadaj taskoj

Ĉiu trejnisto devos trejni aŭ kuntrejni pri iuj el tiuj temoj. Bonvenas kandidatiĝo de TEJO-trejnistoj kaj de trejnistoj el trejnistaro de aliaj internaciaj neregistaraj organizoj (ekz. AEGEE Academy, BEST Tigro etc.) kiuj regu Esperanton je C1-nivelo. La trejnistoj ricevos repagon de vojaĝkostoj, senpagan loĝadon kaj manĝojn surloke kaj honorarion kiu estos kalkulata laŭ la kvanto de trejnistoj kaj la sperto de la trejnisto mem.

La trejnistoj alvenu surloke plejmalfrue la 18an de junio kaj foriru plejfrue la vesperon de la 27-a de junio. La trejnadprogramo laŭplane okazos ĉeeste en Tuluzo; tamen, kaze ke la sansituacio ne pozitive evoluos kaj la renkontiĝo ne estus okazigebla, la trejnistoj estu pretaj adaptiĝi al reta aŭ eĉ al hibrida programo.

Ni petas la kandidatojn provizi: motivleteronresumon pri sia propra trejnista spertose ne temas pri TEJO-trejnisto, rekomendleteron el sia neregistara organizo, esprimon pri la preteco (aŭ ne) adaptiĝi je reta aŭ hibrida programo bedaŭrindkaze.

Se vi interesiĝas, bonvolu kandidatiĝi sendante motiviĝleteron kaj resumon de viaj trejnistaj spertoj al trejnado-de-trejnistoj-ttt2@googlegroups.com ĝis la 30-a de aprilo.