Mia volontulado en Roterdamo

Saluton al ĉiuj! Mi estas Quentin, volontulo ĉe EKC de Februaro, kaj kadre de tiu volontulado mi estas nun ĉe TEJO en Roterdamo. Mi estos ĉi tie 6 monatojn kaj poste revenos en Tuluzon. Mi loĝas en la “Volontula Domo” kiu apartenas al TEJO kaj mi loĝos kun 3 aliaj volontuloj de TEJO sed ili ankoraŭ ne estas tie. Dum mia restado en Nederlando, mi verkos artikolon ĉiumonate por paroli pri tiu sperto. Jen estas la unua!

Mi alvenis en Roterdamo la 5an de Julio per trajno. Mi renkontis Mia kiu estis volontulo pasintjare kaj Saïd kiu laboras ĉe UEA. La apartamento estas proksime al la oficejo, kiu estas la centra oficejo de UEA kaj de TEJO.

Kelkaj homoj laboras en la oficejo, mi jam renkontis Saïd kaj Ionel kiu laboras en la libroservo, sed la estraranoj kaj aktivuloj de TEJO estas ĉie en la mondo. Tial, multe da laboro okazas rete. Pro la somero kaj IJK, nun ne estas multe da laboro por mi, krom zorgi pri la retpoŝto.

Mi ankoraŭ ne tre multe vizitis la urbon, sed mi vidis ke ne estas multe da diferencoj inter grandaj urboj en Francio kaj Roterdarmo. Mi tamen dirus ke estas malpli da tre grandaj domegoj kiel en Francio, kaj la stratoj ne estas same konstruitaj: multaj vojoj estas unudirektaj kaj bicikloj havas grandajn vojojn.

Pri la vetero, ĉi tie varmas pro la somero, sed tamen malpli ol en Francio, kaj ofte pluvis. Fakte, mi tre ŝatas tiu vetero, ĉar mi ne tre ŝatas varmego. Ne estas trudizoliĝo sed oni devas porti maskon en la publikaj transportoj kaj ekde la 5a de Augusto oni devos porti maskon en la stratoj kaj vendejoj de kelkaj kvartaloj de Roterdamo.

Mi parolos pli precize pri TEJO, kaj la urbo, ktp… en la venontaj artikoloj!

Print Friendly, PDF & Email