Babilmanĝo revenis en Foix

De longe ni ne plu renkontis unu la aliajn por babilmanĝo, kies celo estas koni la esperantistaron en tiu parto de Francio apud la Pireneoj. Antaŭe, ĝi okazis preskaŭ ĉiumonate, sed la pandemio ne faciligis niajn interŝanĝojn kaj nian komunan vivon, do la kutimo perdiĝis de du jaroj. 

Tamen, la deziro nur atendis flamon por eksplodi! Tio-ĉi okazis la 24an de octobro ĉe nia amikino Vero, kiu loĝas en Fŭa (Foix), la ĉefurbo de Arieĝo. 

Ni alvenis de malsamaj lokoj; de Arieĝo, kaj ankaŭ de Tuluzo. Valentin, Leo, kaj Jack (tri volontuloj de la Esperanto-Kultur-Centro) ankaŭ trajnumis por partopreni en tiu-ĉi agrabla momento!

Post la prezentado de ĉiuj ĉeestantoj okazis la babilmanĝo kie ni manĝis fortan fromaĝon, bongustegan salaton, kaj kukon de nia kara Evelyne.

Post la kunmanĝo, Jopo, el Aruto, kundividis parton de libro de « chaque mot est un oiseau à qui on apprend à chanter », aux “ĉiu vorto estas birdo al kiu ni lernigas kanti” en Esperanto, skribite par Daniel Tammet pri aspergera aŭtismo.

Bonŝance la vetero estis mirinda do poste ni vizitis la urbon de Fŭa. Vidu la foton ! Kiel ni estas feliĉaj kaj ĝojaj !!!!

Finfine ni devis disiĝi kaj reveni hejmen, ĉiu en sia domo.

Kiel bela, korplena tago !!

Kie kaj kiam estos la venonta renkontiĝo ? Ni ankoraŭ ne scias tion, eble ĉe vi. Ĉu ne?

PIERRETTE

Print Friendly, PDF & Email