Pri Extinction Rebellion {XR} kaj la Ribelo Internacia de Oktobro {RIO}

Tiun artikolon mi verkis por Kontakto. Ili afable akceptis ke mi publikigu ĝin tie, do dankon al ili. Dankon ankaŭ al Michael-Boris kaj Simon.e kiuj helpis min verki ĝin. Kaj dankon al vi kiu legos ĝin! Bonan legadon!

Extinction Rebellion (XR) naskiĝis sur la pontoj de Londono, en Oktobro 2018, dum unu el “la kampanjoj de civila malobeado la plej grava ekde pluraj jardekoj” (laŭ Guardians). Kiel Esperanto, XR rapide disvastiĝis kaj atingis ĉiujn kontinentojn kaj centon da landoj. 

    La Ribelado ĉirkaŭ la mondo

Dum oktobro, okazis la plej grava agado ekde la kreado de la movado: la RIO, la Ribelado Internacia de Oktobro. Pli ol 60 urboj leviĝis ĉie ĉirkaŭ la mondo, cele aŭskultigi siajn voĉojn, kaj siajn 4 postulojn : 

        1) la agnoskon de la graveco, kaj de la urĝego de la aktualaj ekologiaj krizoj,     kaj honesta komunikado pri tiu temo. 

        2) La tujan malaltigon de la enaerigo de forcejaj gasoj por atingi la karbonan neŭtralecon en 2025, danke al redukto de la konsumado kaj planita energia malkresko. 

        3) La tuja halto de la malkonstruo de la ekologiaj sistemoj, maraj kaj teraj, kiu     okazigas amasan malaperadon de la vivantaro. 

        4) La ekkreado de civitana asembleo, kiu okupiĝos pri la decidoj     nepraj por atingi tiujn celojn kaj garantios sistemreformon justan kaj egalecan. 

Danke al sistema kaj planita neperforto, la ribeluloj ebligis miraklojn :

En Francio, l’Arc de Triomphe, kaj la piramido de la Louvre, estis ornamitaj per flago je la koloroj de XR. Dume, la placo de la Châtelet, korcentre de la urbo, gastigis sinmemmastrantan vilaĝon, dum unu tuta semjano. 

En Novjorko, ŝipo estis kunportita meze de Time Square, unu el la plej simbolaj lokoj de la konsumado kaj kapitalismo usonana. 

En Londono, la kvartalo Westminster estis blokita dum pluraj tagoj sinsekve, kiel ankaŭ pluraj alteriĝaj vojoj de flughaveno, por privataj aviadiloj.

Pli simbolaj agoj okazis en landoj kie la polica subpremo estas pli forta, kiel en Barato, aŭ en Pakistano.

    La Rebelado el la interno

Ĉiuj, tiuj markintaj agoj, iuj simbolaj, iuj pli ĝenaj, estis pli mirigaj, vidataj el la interno. 

La preparado ekkomencis monatojn kaj monatojn anticipe, kaj ĝi postulis centojn da horoj da laboro de miloj da personoj, cele la sukcesan rezultadon, kiun ili akiris.  

En tiuj “blokadoj”, la libera vivo reprenis siajn rajtojn. En Parizo, vera sinmemreganta vilaĝo ekestis sur la placo de la Châtelet. La dormejoj estis organizitaj, la manĝaĵoj estis disdonataj senpage al kiuj deziris, malsekaj necesejoj estis konstruitaj. Proksime, oni vidis la policanojn gvatantajn, sed la etoso neniel estis streĉita. Iuj muzikis, iuj dancis, iuj ĵonglis. Trifoje tage, okazis ĝenerala asembleo, kiu proponis avktivaĵojn, kaj administris la kampon. Estis mirinde vidi tiujn sistemojn demokratajn – horizontalajn eĉ – vere funkcii. Post sinceraj priparoladoj, oni ofte foriris kun komuna opinio. 

Estis ankaŭ kaj ĉefe pripensejoj pri klimatŝanĝiĝo, politiko kaj aktivismo. Spontaneaj debatoj, pensfabrikoj, kaj atelieroj floriĝis preskaŭ ĉie. Ankaŭ pli prilaboritaj prelegoj estis faritaj : Heading for Extinction, la baza prelego de la movado estis projekciita meze de la placo. Eĉ spertulo de la GIEC (Grupo de internaciaj spertuloj pri la evoluo de la klimato), kaj Carola Rackete, eks-kapitanino de la Sea Watch 3, venis por paroli kaj kuraĝigi la rebelulojn.

Kio aparte tuŝis min, dum miaj tagoj tie, estis la etoso, kiu estas neligebla kun io ajn alia. Dekfoje, mi ekparolis kun nekonatulo kaj dum tri minutoj, mi havis sinceran novan amikon, simple atendante por manĝi aŭ iri al la necesejo. 

En tiu kampo, neniu estis ĝuanta ferisemajnon, nek laboris. Ni ĉiuj estis kunigitaj pro kora kaj mensa impulso, kaj tiu estis la unua afero, kiu konektis nin. Kaj la lokaj loĝantoj, kiuj trapasis nian kampon, ili tion bone komprenis! Tre rapide, ili forgesis siajn rendevuojn ĉe la banko, aŭ ĉe la dentisto. Tuj, ili proksimiĝis por paroli. Danke al niaj paroladoj gviditaj de la pasio kaj la urĝo, ni ilin konkeris, kaj la sekvantajn tagojn, ili revenis, kelkfoje kunportante sekajn vestaĵojn, aŭ manĝaĵon, aŭskultante novaĵojn kaj marŝante en la kampo por malkovri aliajn ribelulojn. 

    Kiaj estontoj por Extinction Rebellion ?

Extinction Rebellion rapide tre graviĝis en la medio de socia kaj ekologia aktivismo, pro pluraj kialoj.

Unue, pro efika kaj kontrolita organizado, bazita sur sistemoj reale demokrataj, kaj principoj bonvolemaj kiel la “regeneranta kulturo”, kiu lernas al homoj zorgi pri ili kaj pri la aliaj. 

Sekve, la neprofanebla neperforto, kiu aldonas ian legitimecon al la movado, kiu limigas la agadojn de la policanoj kaj donas al publika opinio kaj al la gazetaro favoran vidpunkton. Kunmetitaj kun la civila malobeado, la agadoj povas facile esti larĝskalaj sen danĝeri la partoprenantojn. 

XR tamen, estas sufiĉe kritikata, ĉefe pri siaj financadoj: fakte, pluraj naciaj grupoj akceptis la monon de riĉuloj, kiuj fariĝis riĉaj danke al ekstraktado de petrolo. Se la movado volas longe daŭri, ĝi devos scipovi solvi tiun ecan krizon kaj trapasi tiujn acidajn pluvadojn. 

Extinction Rebellion estas movado pli ol promesanta, sed por havi estontecon tiel granda kiel la atendoj, kiujn oni povus doni al ĝi, ĝi bezonos esti atentema. Ĝi bezonos bone diplomatii por konvinki la aliajn movadojn pri konverĝo pli ol nepra, por atingi ĝiajn celojn. Kaj tiuflanke, aferoj antaŭeniras: komenco de konverĝo okazantas nuntempe, ekzemple kun la “Gilets Jaunes” (flavaj veŝtoj) kiuj manifestacias por pli da socia justeco en Francio!

Sed Extinction Rébellion nek estas escepto, nek estas la nura solvo. Ĉie ĉirkaŭ la mondo, oni vidas popolojn ekstarantajn, nome de libereco, de justeco, de respekto: la honkonganoj, la francoj, la katalunoj, la libananoj – kaj tiom plu! – aŭskultigas siajn voĉojn.
Se vi legas tiujn liniojn, vi certe scias ĝis kiu punkto Esperanto estas impona ilo.
Mi do petas al vi, miaj karaj samideanoj, ni profitigu al tiuj movadoj la grandegan povon, kiun ni havas! Ni montru kiel la efikeco de nia lingvo, la multeco de niaj ligoj, kaj la bunteco de nia kulturo povas konstrui ion grandan kaj belan!
Ni partoprenu la starigadon de estonteco de libero por la vivo, laŭ ĉiuj ĝiaj formoj, kaj ĉiuj ĝiaj esprimmanieroj!

Print Friendly, PDF & Email