Vi trovos nian kutiman “Kio novas”, poste intervjuon de Pŝemek, Esperantisto el Bjalistoko, la trian parton de la rubriko pri celoj kaj strategioj de Esperanto-movado, de Jonathan.
Kun Marion, Ines, Tanneguy, Jonathan et Leïla.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Programo:
>> Kio novas?
- Nova video de la jutubistino el la kanalo Shanshan Eat All
- Nova video de la scienca Jutub-kanalo Scivolemo
- La nova albumo el Vinilkosmo
La Kosmo Aventuro – LA PERDITA GENERACIO
>> Rekontiĝo
La intervjuo de Pŝemek (en Bjalistoko, Pollando), farita de Ines, pri la eldonitaj libroj en la BES.
Ĉe l’radio – Jacques
>> Poésie
Memnon, poemo de Marjorie Boulton, legita de Marion kaj en la angla de Arvind.
La Lasta Kanzono (Supernova)
>> Historio
La strategioj de la Esperanto-movado (3a parto), prezentita de Ĝonatan.
Dancu kaj kantu (aventur’) – Kapriol
>> Agenda
- Ateliero Land-Arta en Greziljono
- Reta skoltkunveno en la SEL
Ligilo pri la Agendo