Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Malferma alvoko : trejnistoj serĉataj!

21/04/2021 marion Blogo

Kadre de partnerado Erasmus+ pri trejnado de trejnistoj, okazos trejnadprogramo por trejni novajn trejnistojn en Tuluzo (Francujo) de la 19-a ĝis la 27-a de junio.

Ni serĉas trejnistojn (maksimume 4) kiuj povus kuntrejni pri la sekvaj temoj:

  • Trejnista sinteno
  • Trejnista komunikado
  • Skribvidigo
  • Publikparolado
  • Diskutfaciligado
  • Lernostiloj
  • Trejnadprojektado
  • Trejnadliverado
  • Aktivaĵmastrumado
  • Plonĝlernado
  • Posttrejnadaj taskoj

Ĉiu trejnisto devos trejni aŭ kuntrejni pri iuj el tiuj temoj. Bonvenas kandidatiĝo de TEJO-trejnistoj kaj de trejnistoj el trejnistaro de aliaj internaciaj neregistaraj organizoj (ekz. AEGEE Academy, BEST Tigro etc.) kiuj regu Esperanton je C1-nivelo. La trejnistoj ricevos repagon de vojaĝkostoj, senpagan loĝadon kaj manĝojn surloke kaj honorarion kiu estos kalkulata laŭ la kvanto de trejnistoj kaj la sperto de la trejnisto mem.

La trejnistoj alvenu surloke plejmalfrue la 18an de junio kaj foriru plejfrue la vesperon de la 27-a de junio.La trejnadprogramo laŭplane okazos ĉeeste en Tuluzo; tamen, kaze ke la sansituacio ne pozitive evoluos kaj la renkontiĝo ne estus okazigebla, la trejnistoj estu pretaj adaptiĝi al reta aŭ eĉ al hibrida programo.

Ni petas la kandidatojn provizi: motivleteronresumon pri sia propra trejnista spertose ne temas pri TEJO-trejnisto, rekomendleteron el sia neregistara organizo, esprimon pri la preteco (aŭ ne) adaptiĝi je reta aŭ hibrida programo bedaŭrindkaze.

Se vi interesiĝas, bonvolu kandidatiĝi sendante motiviĝleteron kaj resumon de viaj trejnistaj spertoj al trejnado-de-trejnistoj-ttt2@googlegroups.com ĝis la 30-a de aprilo.

Print Friendly, PDF & Email
Erasmus+

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°237
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino n°238

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kiel fidela hundo Kiel fidela hundo 3,00€
  • Esperanto ne estas nur lingvo Esperanto ne estas nur lingvo 5,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.