Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Printempa Reta Kurso : bilanco

13/05/2021 Jade Blogo
PRK

Kutime okazas la staĝo PRINTEMPAS ĉe la kastelo Gresiliono en Francio, kie troviĝas la kulturdomo de Esperanto. Ĝi estis nuligita en 2020, kaj la instruistoj de la kurso, Marion, Christophe, Sabi, Tim, kaj Pŝemek, decidis tiam tamen okazigi la eventon, rete. Naskiĝis la Printempa Reta Kursaro, aŭ PoRKo. Kaj ĉar ĝi bone funkciis pasintjare, kaj denove estis nuligita la Printempas en 2021, ili decidis okazigi ĝin denove ĉijare!


Inès – La instruistoj kontaktis min por organizi la eventon ĉi-jare. Mi centralizis la laboron de la komenco ĝis la fino, estante en kontakto kun la publiko, la instruistoj, la aliĝantoj, la prelegantoj, kaj partneraj asocioj. Tempo- kaj energiprena, sed tre kontentiga!
Aldone al okazo plu lerni kaj ekzerci la lingvon, la PoRKo sperto certe kunigis nin atendante la malfermon de… ĉio! “

Jeanne – Mi estas dankema pro la mia partopreno al la PRK kaj mi tre ĝoĵis mian semajnfinon! Ni – la volontuloj – ne ĉiuj estis en la sama kurso, ĉar pluraj niveloj estis proponitaj, kaj estis tre interese malkovri la manieron instrui de alia instruisto (en mia kazo, Tim Morley) kaj adaptiĝi al nova grupa dinamiko. Ni lernis en maniero sufiĉe amuza, do la ĉiutagaj 5 horoj pasis sufiĉe rapide. Kompreneble, tiu ritmo estis tamen intensa, do mi ofte estis tro laca por partopreni la vesperajn programojn… Sed estis plezuro ludi kaj babili kun la aliaj partoprenantoj (aŭ ne partoprenantoj, ĉar tiuj programoj estis malfermitaj al ĉiuj, kaj ne nur al aliĝintoj)! Mi imagas, ke tiu staĝo devas esti eĉ pli intensa kiam ĝi okazas en la kastelo Gresiljono, sed mi scivolas kaj ŝatus partopreni ĝin iam!

Jade – PRK donis al ni okazon por renkonti homojn kaj paroli Esperanton kun novaj homoj el malsamaj landoj. Tim Morley, nia instruisto, havis impresan energion kiu transformis la kursojn – iom intensajn – en amuzajn kaj interaktivajn momentojn. Mi lernis pri Esperanta gramatiko kaj prononco per amuzaj ekzercoj kun hundoj, alumetoj kaj aliaj aferoj !

Manu – La projekto PRK estas bonega okazo por ĉiuj interesatoj eklerni Esperanton aŭ plibonigi sian nivelon. Dum la kurso mi estis kun Szilva Szabolcs (Sabi) kiel instruisto, ĝi estis bonega kurso, kie mi krome renkontis homojn el diversaj landoj kaj diversaj vidpunktoj. Ĉar estis tre malsamaj homoj, ni havis malsamajn nivelojn kaj tio utilas por homoj kun malpli alta nivelo, ĉar ni povas lerni unu de la alia. Dum la kurso, niaj ligvoniveloj proksimiĝis. Ni eksciis pri gramatiko, vortprovizoj, frazostrukturo, kaj ni ankaŭ amuziĝis lerni.
Estis plezuro por mi povi partopreni ĉi tiun kurson kaj mi ankaŭ kredas, ke estis utile por mi daŭre lerni kaj plibonigi la manieron uzi la lingvon.

Lucas – PRK estis vere bonega evento! Ni havis la plezuron havi Tim por la B2-nivelo kiel nian instruiston. Mi resumus la kurson dirante, ke Tim estas tre bona instruisto kun senlima energio, aŭskultema kaj kiu povis adaptiĝi laŭ la petoj de la partoprenantoj. La kursoj mem estis sufiĉe intensaj sed bonaj kaj estis agrable povi fari ĝin kun aliaj esperantistoj. Fine, mi dirus, ke la vesperaj eventoj estas la fina detalo kiu plibonigas la eventon. Tamen mi pensas, ke ĉi tiu evento restas pli agrabla fari fizike. Ĉiukaze mi rekomendas ĝin!

Print Friendly, PDF & Email
eventojPRK

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Mitoj kaj legendoj : la lignoŝuoj de Bethmale
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°240

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Sensorteco Sensorteco 14,60€
  • Vortfarado en dek lecionoj (Cherpillot) Vortfarado en dek lecionoj (Cherpillot) 3,60€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.