Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Valentin, aĝas 24-jarojn kaj ekde septembro 2021 ĝojas esti unu el la freŝnovaj volontulo de EKC en Tuluzo! Mi fakte venas de la alia angulo de Francio, por tiel diri, ĉar miaj radikoj estas en regiono Loreno.
Mi fakte antaŭ longa tempo eklernis Esperanton, en 2014, sed mi aktivas en Esperantujo nur ekde jaro. Mi studadis ĉe universitato lingvojn, la anglan kaj la rusan precipe, kaj internaciajn rilatojn. Dum tiu periodo mi havis oportunojn vivi dum kelkaj monatoj en diversaj landoj, notinde en Surinamo, Britio kaj Rusio. Tamen, krom kelkaj eventoj kaj vojaĝoj, mi ne multe uzis Esperanton dum tiu periodo, kvankam esperanto ja estis sencohave grava al mi. Mian mankon da esperantumado mi intencis korekti post la studado, pro tio mi decidis iĝi volontulo ĉe TEJO en Roterdamo.
Dum jaro mi do vivis en Nederlando kaj laboris en la Centra Oficejo, unu el la koroj de la Movado. Mi multe lernis kaj spertiĝis dum tiu ĉi jaro notinde pri Esperantujo, nia lingvo kaj la nederlanda, organiz-mastrumaj kapabloj aŭ eĉ video-muntado. Mi aparte multe okupiĝis pri la eksteraj rilatoj de TEJO, organizadis kunsidojn kaj kunordigis plurajn retajn eventojn aŭ programerojn.
Tion mi ŝajne sufiĉe bone plenumis je la punkto ke oni konvinkis min iĝi Estrarano de TEJO pri Eksteraj Rilatoj, kaj aldone volontuli ĉe EKC samtempe – supozeble por certigi ke mi ne malsatos pro neesperantumado. Ene de TEJO mi ankaŭ zorgas pri unu el niaj roterdamaj volontuloj, dume estante mem volontulo ĉe alia Esperanto-organizo. Amuza situacio. Mi nuntempe lernas kiel sane ĵongli inter EKC kaj TEJO.
Feliĉe ne estas nur Esperanto en la vivo. Mi kompreneble estas lingvemulo kaj daŭre prilaboradas mian scion de la rusa. Mi ankaŭ senpreme lernas gitarumi.
Post miaj unuaj tuluzaj monatoj, mi estos sendita al nia partnero E@I en Slovakio, en la lando kie mi fakte unue ĉeeste parolis Esperanton antaŭ pluraj jaroj. Estas ja organizo kiu grave rolas en nia komunumo, mi do aparte scivolemas pri ĝi.