Dzień dobry! 🇵🇱
Pasis nun monato de kiam mi alvenis al Pollando, kaj pli specife al Bjalistoko, kie mi helpos la lokan Esperanto-asocion – la Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) – ĝis Januaro 2022.
Mi jam vizitis landojn multe pli for de Francio, sed mi pensas ke estas la unua fojo, kiam mi vizitas landon en kiu la angla ne estas multe uzata, kaj mi (ankoraŭ) ne parolas la polan: tio povas esti vera defio… Sed mi devas konfesi, ke danke al Esperanto, mi sentis min hejme dekomence. Bjalistoko estas la naskiĝurbo de Ludviko Lazaro Zamenhof kaj kvankam la lingvo kaj ĝia kulturo estas nekonataj de multaj en la urbo, ne malofte oni vidas ion (murpentraĵon, statuon, hotelon, straton, restoracion, kafejon…) kiu elvokas la internacian lingvon aŭ ĝian kreinton.
Ekzemple, la tagon de mia alveno, mi ankoraŭ estis en la buso kiu apenaŭ eniris la urbon, kaj mi vidis murpentraĵon sur konstruaĵo kun frazo kiun mi tuj komprenis. Tuj post lasi miajn valizojn en mia nova hejmo, mi iris viziti la klubejon, kie min atendis hispanaj esperantistoj vizitantaj Bjalistokon. Ili montris al mi la urbon laŭ la itinero de Esperanto (strato Ludoviko Zamenhof, statuo de Ludoviko Zamenhof kiam li estis juna, monumento al Ludoviko Zamenhof…). Paroli Esperanton vere trankviligis min: mi parolas Esperanton en Tuluzo do finfine estas kiel hejme!
La 4-a de Septembro estis la “Nacia Legado” en Pollando: ĉiujare la prezidanto elektas libron el pola literaturo, kaj komence de Septembro okazas publikaj legadoj tra la tuta lando. Kompreneble, estas la okazo traduki kaj eldoni la elektitan libron en Esperanto. Ĉi-jare estis elektita teatraĵo de Gabriela Zapolska (La moralo de sinjorino Dulska) kaj mi partoprenis ĝian legadon en Esperanto en la Centro Ludwik Zamenhof (kie ankaŭ troviĝas la esperantista biblioteko de la urbo), antaŭ ol spekti la legadon organizitan de la urbo antaŭ la Palaco de Branicki. Estis amuza sperto sed ankaŭ la okazo finfine renkonti la membrojn de la asocio kaj vidi iujn el ili, kiujn mi jam renkontis dum la Trejnu la Trejniston renkontiĝo en Tuluzo!
Kelkajn tagojn poste en la Centro Ludwik Zamenhof okazis ankaŭ la prezento de la romano Solaris, tradukita el la pola al Esperanto de Przemysław Wierzbowski (“Pŝemek”) okaze de la centa naskiĝtago de ĝia aŭtoro, Stanisław Lem. Pŝemek respondis demandojn kaj fragmentoj de la libro estis legitaj por publiko ne 100% esperanta, tio iom surprizis min. Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko de E@I vojaĝis el Slovakio por la okazo, kaj kunprenis… Lucas, kiu venis pasigi la semajnon en Pollando! Dorota studis en Bjalistoko do ŝi montris al ni la nepre vidindajn lokojn de la urbo (inkluzive la – nun detruita – naskiĝlokon de Ludoviko Zamenhof) kaj konigis al ni iujn lokajn specialaĵojn kiel zapiekanka aŭ gofry (estas vaflo).
Mi estis sufiĉe okupata por la asocio dum la semajno (prepari pakaĵojn da libroj por sendi ilin tra la tuta mondo – kompreni la dungitojn de la Pola Poŝto estas vera defio – zorgi pri la retejo aŭ diskuti kun la bjalistokanaj esperantistoj kiuj venis renkonti nin dum la semajna kunveno en la biblioteko…), do Lucas foje vizitis la ĉirkaŭaĵon sola, sed ni profitis la semajnfinon por viziti Varsovion! Ĝia malnova urbo estas belega kaj ĉar ĝiaj fasadoj ofte estas uzataj por reprezenti la urbon, mi surpriziĝis vidi tiajn modernajn konstruaĵojn kaj nubskrapantojn (sed 84 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj fine de 2-a mondmilito do tio ne estas tiel surprize finfine…). Ni kompreneble kontaktis Szabolcs Szilva, kiun multaj konas kiel Sabi! Li montris al ni belajn kvartalojn kaj eĉ invitis nin al la restoracio, kie mi provis la żurek (ne valoras la pjerogojn, sed ĝi tamen bongustas). Bedaŭrinde, kio plej multe frapis min pri ĉi tiu vizito al Varsovio, estis la kataro kiu sekvis min ĝis Bjalistoko kaj kiu restis la tutan semajnon post nia reveno… Kaj mi senpaciencis eskapi de la varmega Tuluzo!
Sed mi resaniĝis, kaj mi pretas daŭrigi tion, por kio mi estas ĉi tie! La konversacia klubo rekomenciĝis kaj se ĉio bonas, Esperanto-kursoj kaj la lingvo-kafejo baldaŭ sekvos, do mi verŝajne ne enuos.
Ĝis tiam, ĝis la revido kaj do widzenia 🙂