De la 22-a ĝis la 24-a de Oktobro okazis en la germana urbeto Schwerte Esperanto-renkontiĝo KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO), organizita de la Germana Esperantista Junularo (GEJ). Jade kaj Manu, niaj gevolontuloj en Germanio kaj Nederlando, partoprenis en ĝi !
Michaela Steigmaier, eks-prezidantino de GEJ (Germana Esperantista Junularo), klarigas al ni kiel naskiĝis KEKSO :
KEKSO (Kreema Esperanto KurSO) ekzistas ekde 2006. La unuaj renkontiĝoj nomiĝis sub_18. En Schwerte okazis la 28-a KEKSO, kiu origine estis planita por marto 2020. Ĉe la organizado helpis Petra Dückershoff, kiu ĉiujare organizas esperantan ludrenkontiĝon en la naturamika domo Schwerte.
Mia sperto estis tre pozitiva ĉar homoj ŝatis la programon, bone interparolis esperante pro niaj karaj eksterlandaj gastoj kaj ĉiuj bonege helpis ordigi la tutan domon en la fino. Estis tre bele havi tiom da afablaj homoj ĉirkaŭ si post longa tempo sen Esperanto-renkontiĝoj. Ankaŭ estis granda plezuro ekkoni la novulojn Oda [14-jara] kaj Meriko [18-jara], kiuj eklernis Esperanton dum kronvirusa tempo. Ili estis tre entuziasmaj 👍
Michaela Steigmaier
Post unujara paŭzo pro la pandemio, la renkontiĝo denove povis okazi en la Naturamika Domo, kaj venis dudeko da partoprenantoj. Laŭ Michaela, tiu KEKSO estis unu el la plej internacia kiun ŝi vidis, pro la ĉeesto de Esperantistoj el diversaj eŭropaj landoj (kiel Manu kaj mi), kaj de juna esperantistino el Brazilo !
Laŭ la retejo de la evento, KEKSO celas instrui Esperanton al komencantoj, sed ankaŭ kuraĝigi kreemajn projektojn pri aŭ per Esperanto, ekzemple verko de video, podkasto ktp
Dum la renkontiĝo, mi havis ŝancon instrui Esperanton kun Michael, nunprezidanto de GEJ, al grupo de komencantoj. Mi iom timis komence, sed fine vere ŝatis la momenton ! Multe helpis min ne instrui sole kaj kun afabla jamkonata grupo. La sperto vere estis interesa, ĉar la komencantoj parolis la germanan, kaj mi ne : ni ĉiam devis uzi la germanan, la anglan – iom – kaj Esperanton.
KEKSO ne estas nur kursoj da Esperanto, sed ankaŭ pluraj aktivaĵoj kaj prelegoj dum la semajnfino.
Poste estas grave trovi iun, kiu instruas, kaj alparoli homojn, ĉu ili volas kontribui al la programo.
Michaela Steigmaier
Venis Lars, kiu volis paroli pri nova projekto [kun BEMI] kaj ankaŭ Philipp estis interesita prezenti sian grafikan koncepton por Esperanto kaj la senpagan Esperanto-kurson KEK.
Mi ne povis partopreni en la prelego de Lars, kiu okazis dum la kursoj, sed mi ŝategis la prelegon de Philipp, kiu montris al ni multege da grafikaj konceptoj por Esperantujo. Ni eĉ povis provi kaligrafion !
Finfine, KEKSO estis bone okazo renkonti Esperantistojn el Germanio kaj aliaj landoj por babili, interĉanĝi kaj ludi (dankegon al Kartoj kontraŭ Esperantujo !) dum pluraj tagoj Esperante. Pro la nuligado de JES, KEKSO estos mia nura germana esperanto-renkontiĝo de la jaro, sed mi ege ŝatis la familian etoson en ĝi !
Dankegon al Michaela pro rakonto de ŝia sperto, kaj al Manu pro la fotoj !
- La venonta KEKSO-renkontiĝo okazos de la 3a ĝis la 6a de Junio 2022 dum GEK : vi povas trovi informojn pri tio en la retejo de GEJ.