Gastoj : Stefan el asocio Deutche Schule, Hélène el AGART kaj Théo el La Maison de la Guinée.
Kun Marion, Antoine, Moana kaj Alex
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO:
- DOLCHAMAR – MTR (Trajn’ nenien)
>> Kio novas?
- Nubo faras sian publikan lanĉon!
- Kontakto, dumonata revuo de preskaŭ 60 jaroj
- Denove eblas elŝuti Duolingon sur via telefono en Ĉinio sed ankoraŭ ne por lerni Esperanton!
2. (Homaĝo al) DOLORES O’RIORDAN – Zombio
>> Renkontiĝo
Renkontiĝo kun Stefan el asocio Deustche Schule, Hélène el AGART kaj Théo el La Maison de la Guinée kadre de la lingvoforumo de Tuluzo dimanĉon la 19a de junio.
3. ETERNE RIMA – Ŝia ĉiel’ (Samideano)
4. JONNY M – Verduloj (Kreaktiva)
>> Agendo