Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

PABLO NERUDA (1904 – 1973)

10/01/2010 CharlotteR Blogo

En ĉi tiu blogo, vi jam legis artikolon pri la ĥora projekto intencita por kanti la Ĝeneralan Kanton de Pablo Neruda en Esperanto. Jacques Caubel proponas al ni mallongan resumon en Esperanto de la vivo de la ĉilia poeto.

Jen resumo de la vivo de la famaĉilia poeto. Li naskiĝis en 1904, sed lia patrino mortis la saman jaron. Studento en Santiago, liĉiutage verkas poemojn. Poste, li multe vojaĝis kaj estis konsulo en tre diversaj landoj: sinsekve en Cejlono – la nuna Srilando – (1928), en Javo, Singapuro, Bonaero (Buenos Aires), Barcelono, Madrido (1936).

Eksigita de sia ofico, li ekloĝas en Parizo. En 1938, lia patro mortas en Temuco, laĉefa urbo de la “Mapuĉoj -, tiuj indianoj, kiujn la hispanaj konkirintoj nomis ” Araŭkanoj-, probable laŭ la termino ‘araŭkario- (sud-hemisfera konifero). La saman vesperon li ekverkas poemaron, kiu iĝos la Ĝenerala Kanto …

En 1946, Gonzalez-Videla elektiĝas prezidanto de laĉilia respubliko per subteno de la komunistoj. Neruda iĝas ministro pri propagando.. Sed jam en 1947 Videla ekatakas siajn apogintojn. Neruda protestas en la senatejo finfine estas ordonata lia enkarcerigo. Sed li kaŝas sinĉe aktivuloj, kie li finskribas sian Ĝeneralan Kanton.

En februaro 1949 li fuĝe trarajdas la andan kordileron kun sia manuskripto kaj … unu aŭ du boteloj da vino ! En 1950 eldoniĝis la Ĝenerala Kanto en Meksikourbo. En 1952 finiĝas la diktaturo. Neruda revenas ĉilion, ekhavas trian kunulinon, vojaĝas foren. En 1969 li intencas iĝi prezidanto de ĉilio, sed lasas Allende kandidatiĝi kaj elektiĝi. Tamen la 11-an de septembro 1973, puĉo alportas la diktaturon de Pinochet. Tuj poste la du (aŭ tri) domoj de Neruda estis disrabitaj. Li mortis pro kancero la 23-an de septembro en Santiago. Tiu resumo fontas de la libro de Claude Couffon: Pablo Neruda, Chant Général traduction, glossaire et chronologie, Gallimard, 1977, 562 pages.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:En Bjalistoko por unu jaro
Sekva afiŝo:Vojaĝo en Kolombion

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Pariza Komunumo de 1871 La Pariza Komunumo de 1871 8,00€
  • Orm la ruĝa (Dua volumo: Hejme kaj en Oriento) Orm la ruĝa (Dua volumo: Hejme kaj en Oriento) 14,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.