Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

La Lingvoforumo de Tuluzo

27/07/2022 Moana Blogo

Dimanĉo la 19-a de Junio 2022, la Lingvoforumo denove okazis en Tuluzo en la Kapitolplaco. Tiu ĉi ĉiujara evento celas egale reprezenti tiom multajn lingvojn kiom eblas kaj ebligi la vizitantoj malkovri ilin aŭ lerni pli pri ili. Ĉi-jare en la placo estis amaso da standoj: multaj regionaj lingvaj asocioj venis por reprezenti cent malsimilajn lingvojn. Ekzemple estis standoj pri la hispana, la germana, la nepala, la gujana, kaj multe aliaj (Antaŭ kelkaj semajnoj ni fakte bonvenigis kelkajn asociojn de la lingvoforumo dum nia radioelsendo)!

La Kapitolplaco frumatene, kiam la forumo ĵus komenciĝis

Kompreneble, EKC ankaŭ estis tie por malkovrigi Esperanton al la foromvizitantoj. Ekde la 9a matene ĝis la 19a vespere, ni estiŝ ĉe nia stando kaj respondis al ĉiuj demandoj de pasantoj pri nia lingvo aŭ nia asocio. Ni ankaŭ elmetis kaj vendis librojn de nia libroservo; de la Eta Princo ĝis Assimil–metodo por lerni Esperanton.

Inès kaj Mobo, prezentante Esperanton al vizitantoj al la EKC-stando

La suno bruligis nin kaj la temperatura altiĝis je 40 degradoj posttagmeze, kaj pro tio la tago kelkfoje estis iomete malfacila. La forumo tamen estis granda sukceso, eĉ se ne estis tiom multe da vizitantoj komparite al pasintaj jaroj. Estis bonega sperto kiun ni esperas ripeti venontjare!

Nia stando kaj sia eta libroservo
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°294
Sekva afiŝo:39a Kataluna Kongreso de Esperanto

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Avino-Ursino La Avino-Ursino 1,00€
  • Ebono - Raportoj el Afriko Ebono - Raportoj el Afriko 22,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.