De la 3a ĝis la 6a de junio, la 39-a Kataluna Kongreso de Esperanto okazis denove post la pandemio.
Organizita de la Kataluna Esperanto-Asocio, ĉi-foje ĝi okazis en la urbo Castelldefels, proksime de Barcelono.
Ni alvenis al Katalunio vendrede, ĝustatempe por lasi niajn sakojn en la tendumejo “Estrella del Mar” kaj kuri por ĉeesti la unuan vesperon de la kongreso – la perfekta okazo por ekkonatiĝi kun la aliaj kongresantoj. Por Antoine kaj mi, Moana, estis la unua fojo kiam ni partoprenis esperantan eventon eksterlande!
Sabate okazis diversaj prelegoj pri Esperanto; unu pri la rolo de ĝi en Eŭropo; alia pri la rilatoj inter Esperanto kaj la angla tra la mondo. Ni ankaŭ ĉeestis prezenton pri TEJO antaŭ kuri ĉeesti tiun de nia asocio, EKC, organizita de Marion kaj Alex. Ankaŭ estis prelegoj en la kataluna pri diversaj temoj, ekzemple pri la lingva biodiverseco. Bedaŭrinde, ni volontuloj ne scipovas eĉ unu vorton de la kataluna, do ni ne povis ĉeesti tiujn prelegojn, Tamen, pro klarigoj kaj tradukoj de aliaj katalunaj parolantoj, ni komprenis la bazojn kaj ili estis tiom interesaj kiom la esperantaj prelegoj.
Unue la laboro, poste la plezuro! La kongreso okazis en urbo, tial, dum la semajnfino ni havis iom da libertempo por turismumi en Castelldefels kaj ĝui la lokan kuirarton (kaj kiam nia miksaĵo de hispana, angla lingvoj kaj mimo ne sufiĉis por komprenigi, aliaj kongresanoj helpis nin por faciligi la kominukadon en la kataluna).
Sabate vespere okazis koncerto de Kaj Tiel Plu en la urba ĉefplaco. Tiu bela koncerto ebligis malkovrigi kaj aŭskultigi Esperanton al la preterpasantoj per muziko.
Dimanĉe, la prelegprogramo daŭris, kun paŭzo por la tagmanĝo : estis okazo por kunmanĝi kun aliaj esperantistoj, kaj tiel pli bone ekkonatiĝi unu la aliajn.
La tago denove finiĝis per muziko, ĉar dimanĉe vespere esperantisto instruis popolajn dancojn en la placo (kun sufiĉe da entuziasmo por konvinki kelkajn pasantojn kuniĝi por unu danco!). Post tio, ni ĉeestis koncerteton dum ukraina desegnisto karikaturis kelkajn spektantojn. Post ĉiu kanto, la artisto donis ties portreton al la bonŝanca spektanto.
Fine, lunde matene, antaŭ ni foriris, ni bonŝancis spekti homturon, kiu estas Kataluna kutimo : akrobatoj grimpas unu sur la aliajn por krei kune kiel eble plaj altan turon. Tiu turo, kiun ni vidis, konsistis el viroj kaj virinoj, sed ankaŭ infanoj; ĝi estis impona ekvilibra ago, eĉ se ne estis la plej alta turo iam farita (kiu havis 10 etaĝojn!).
Kiel kutime dum esperantistaj eventoj, dum la tuta semajnfino estis libroservo kie oni povis aĉeti librojn, KD-diskojn, aŭ eĉ T-ĉemizojn.
Konklude, la semanjnfino estis vere interesega, kaj ni ŝategis malkovri Katalunio. Ni nur bedaŭras ke ni komencis lerni esperanton antaŭ nur kelkaj monatoj, do ni ne ĉiam povis sekvi la prelegojn kiam ili uzis lingvaĵojn tro malsimplajn por ni. Tamen, tio estas malĉefa detalo, kaj la ĝenerala sperto estis ege pozitiva!