Post nia interŝanĝo kun la ĉefaj aktoroj de Espéranto Plus, Evelyne kaj Jean-Pierre, ni hodiaŭ volas disvastigi la projekton kaj ĝiajn celojn.
La asocio Espéranto Plus naskiĝis el simpla deziro: financi kompetentajn aktorojn en la promocio de esperanto sur la afrika kontinento. En aŭgusto 2020, ĝi estis agnoskita de la UEA pro ĝiaj agadoj favore al esperanto, kaj nun la asocio Espéranto Plus fariĝis parto de la longa kaj glora listo de specialigitaj asocioj de la UEA (Fakaj Esperanto-asocioj).
La ĉefa ideo de Espéranto Plus estas ĉi tiu: grupigi grupojn de 15 homoj, ĉiu donanta 10 eŭrojn monate por subteni afrikajn esperantistojn. Tio ebligus kolekti monatan salajron de 150 eŭroj por subteni iliajn bezonojn.
Tial, monata raporto estas sendita, enhavanta iujn dezirojn, kiel kio estis farita lastmonate kaj kio estas planita por la nuna monato. Tio ebligus havi ŝlosilajn aktorojn en diversaj landoj, tiel ke ili povus fokusigi sur esperanto plenan tempon… sed ne nur!
Fakte, la retpaĝo de la projekto mencias: “tiuj lokaj respondeculoj kaj animantoj, kiujn ni subtenas (Henriel, Adjévi, Honoré, Paul, Dismas, Mulele) ne zorgas nur pri esperanto. Ili estas turnitaj al aliaj, ili estas engaĝitaj homoj, kiuj kreis klubojn, momentojn de interŝanĝo kaj renkontiĝoj, animas kvartalon, helpas al tiuj, kiuj havas malfacilaĵojn. Ilia agado kaj investado estas multe pli ampleksaj.”
La esperantistoj subtenataj de la projekto
Kiel diras Jean-Pierre, Afriko havas “malabundon da rimedoj”: kvankam la afrika kontinento estas proksima al Eŭropo, ĝi “ne funkcias same.” En Eŭropo, homoj havas ĉiutagan laboron; sed en Afriko, la laboro ne estas ĉiutaga. Evelyne klarigas, ke afrikanaj homoj vivas en certa “prekarieco”, manifestiĝanta per primaraj demandoj kiel “kion fari morgaŭ kaj kion manĝi?”
Jean-Pierre aldonas, ke la vivo en Afriko estas “tre multekosta”: efektive, afrikanoj ne ĝojas ekzemple je socia sekureco kaj tial devas pagi siajn medicinajn elspezojn, kiuj estas proksimume ekvivalentaj al eŭropaj medicinaj kostoj. Li precizigas la sumon: “20 eŭroj”. Tamen, li klarigas, ke tiuj 20 eŭroj reprezentas “duonon de monata salajro en Afriko”. La projekto Espéranto Plus povus do ekzemple kovri tiujn medicinajn kostojn. Li raportas, kompare, ke “150 eŭroj estas bona salajro en Afriko.”
Jean-Pierre aldonas, ke la esperanto havas pozitivan punkton: ĝi ne estas “lingvo de koloniiga lando (kiel la franca, la angla aŭ la hispana).” La esperanto tiel iĝas reala ponto inter eŭropanoj kaj afrikanoj: ĉiu persono ĝin lernis.
La peto de Espéranto Plus estas ĉi tiu: trovi pli da patronoj engaĝantaj sin doni 10 eŭrojn monate por subteni la projekton. La partoprenantoj jam havas rilatojn, sed tio ne sufiĉas. Nuntempe, la projekto disvolviĝis en kvar landoj de la afrika kontinenton: Togolando, Tanzanio, Kongo kaj Madagaskaro. La celo estus vastigi ĝin al ĉiuj landoj de la kontinento.
Do, se la projekto interesas vin, ne atendu plu: mobilizu vin!
Vi povas trovi la projekton en Facebook, sur ilia reta paĝo : facebook.com/esperantoplus