Saluton al ĉiuj,
Hieraŭ vespere okazis la lasta vespero de SEMEO, estis speciala vespero, plena je graveco pro la reta interŝanĝo kun niaj italaj amikoj, sed kiu tamen konservis festan kaj optimistan etoson. Ni decidis prokrasti al posta dato ĉiuj aliaj eventoj antaŭpreparitaj kadre de SEMEO (debato, vikipedia maratono, atelieroj…).
Ekde hodiaŭ, ĉiuj fizikaj renkontiĝoj estos paŭzigitaj, kaj rekomencos tuj kiam la saneca situacio permesos tion. La asocia laboro evidente daŭras, kaj estos simple aranĝita distance inter la aktivuloj, la volontuloj, la partneroj…
Kelkaj printempaj eventoj ankaŭ estos forŝovitaj, kiel la staĝo en Arrout, aŭ la Erasmus+ moviĝoj. Se vi estas koncernataj ni kontaktos vin individue dum la venontaj tagoj. La radio-elsendo ankaŭ pluvivas, sed sia enhavo certe ŝanĝiĝos.
Tiuj specialaj semajnoj estos okazo por ni antaŭenigi aliajn projektojn, pliriĉigi nian retejon kaj sociretajn paĝojn, uzi novajn komunikilojn, inventi novajn retajn renkontiĝojn.
Ni ankaŭ profitu je tiuj hejmrestadaj tagoj por (re)komenci lernadon, (re)malkovri la retan esperantan mondon, mendi kaj legi librojn, kaj ankaŭ pripensi la fartecon de nia mondo. Ke tiu krizo okazigu ekkonsciojn individuajn kaj kolektivajn, kiuj profitos al la homaro, por pli da internacia kaj intergeneracia solidareco, pli da inkluziveco kaj da respekto.
Ni respektu la instrukciojn, ni estu respondecaj, ni zorgu pri tiuj ĉirkaŭ ni, niaj familianoj kaj amikoj, kaj tiuj kiuj estas izolataj, kiuj suferas aŭ suferos pro tiu krizo… ĉar ni scias ke renkontiĝoj estas valoraj momentoj, ĉar ili mankos al ni, kaj ĉar ni volas ke ili revenu kiel eble plej frue!
1 komento
Komentado estas fermita.