Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

💀Novembraj meditadoj pri dancantaj mortintoj kaj tiel plu…

11/11/2022 Yentl Blogo

💚☠️ Omaĝo al la skeleto de Zamenhof, Li dancu en paco ☠️💚

Novembro estas enkondukita de ĉiuj sanktuloj kaj de honoraj gardlinioj de plastaj floroj forblovataj de la tombejo. La ĉielo estas griza kaj vi eble vidos ankoraŭ malfruan halovenan skeleton, dancanta en la vento, kvazaŭ animata de stranga kaj makabra fervoro. Kiel do, mi ne povus pensi pri la makabraj dancoj?

Estis tempo kiam la mortintoj ne atendis trankvile, brakoj etenditaj, ke iliaj senvivaj korpoj estu kaŝitaj de ĉi tiu mondo, per tero aŭ fumo, sed dancis. Dancis en grandaj rondoj, kun vivantoj kaj mortintoj, pastroj, infanoj kaj reĝoj, ĉiuj kune !

Aŭ almenaŭ estas tio, kion ni vidas en la Mortodanco-temo. Temas pri populara arta motivo en eŭropa folkloro kiu disvolviĝis fine de la Mezepoko. Ĝi estas elemento de mezepoka makabra arto, de la 14-a ĝis la 16-a jarcento, kaj sendube la plej kompleta.

Abundas la reprezentoj de skeletoj kiuj invitas la vivantojn al (lasta) danco, sed la unua Makabra danso ŝajnas esti prezentita en Parizo en 1424, ĉe la Charnier des Saint-Innocents. Tamen multaj el tiuj reprezentaĵoj estis detruitaj aŭ perditaj, kaj ankaŭ ĉi tiu.

Unu el la dek sep ksilografiaĵoj de la Danso makabra de la klostro de la Sanktuloj-Senkulpuloj en Parizo, publikigita en 1485 fare de du parizaj eldonistoj, kaj poste distribuita ĉie en Eŭropo.

Sed hodiaŭ ni paroletos pri la freskoj, en mirige bona stato, en du malgrandaj preĝejoj en Istrio.
– La Preĝejo de la Sankta Triunuo, en Hrastovlje (Slovenio), pentrita en 1490, fare de la kroata majstro Ivan iz Kastva (Johannes de Castua en la latina)
– Kaj ĉefe la fresko en la Preĝejo Sankta Maria de la Rokoj, Škriline apud Beram, kiu situas en la centra parto de la Istria duoninsulo, en Kroatio.
Vincent iz Kastva* (ankaŭ konata kiel Vincentius de Castua), istria gotika freskopentristo, pentris tiun mortodancon en 1474. (Estas interese observi la malsamojn en la reprezentoj de la skeletoj, en malpli ol tridek jaroj.)

(Mi esperas havi la ŝancon vidi tiun freskon kiam mi plu volontulos en Kroatio, eĉ se ĝi fakte estas aliflanke de la lando.)

* La du pentristoj venis el Kastav, urbeto apud Rijeka, (Kroatio) tio klarigas la saman nomon, kaj oni ne scias multe pli pri ili.

Vincent iz Kastva, Mortodanco, fresko sur la okcidenta muro en la preĝejo de Sankta Maria de la Rokoj, 1474 (Istrio) Foto: Scienco kaj Esplorcentro, Koper
Vincent iz Kastva, Mortodanco, 1474
Ivan iz Kastva, Mortodanco, Preĝejo de la Sankta Triunuo 1490
Vincent iz Kastva, Mortodanco, 1474
(Iom pli verda ol en la realo, sed ni diru ke ĝi estas la verda halo de morto kaj esperantistoj)
Vincent iz Kastva, Mortodanco, 1474

En ĉi tiu fresko, la danco iras unudirekte, de maldekstre dekstren, gvidata de la skeletoj, al la tombo. Kaj inter ĉi tiuj roluloj ni povas rekoni diversajn figurojn: kavaliron, sinjorinon, infanon, la papon, komerciston…Kaj, kompreneble, tiu ĉi reprezentoj ofte havis didaktikan celon: atentigi pri la vaneco de distingoj de sociaj rangoj, aĝo, sekso kaj tiel plu, antaŭ la morto. Efektive, morto antaŭenigas Egalecon, iomete kiel Zamenhof, sed alimaniere. Ne malpli vere estas, ke la Morto, kiel Esperanto, estas internacia afero, ligita al neniu specifa kulturo, neŭtrala kaj ‘’universala’’.

(Notu ke la Morto ne havas unu lingvon, ĉar ĝi komprenas ĉiujn, kaj ke Esperanto ne havas unu funebran riton, ĉar ĝi inkluzivos ĉiujn ritojn.)

La reĝino, en la Mortodanco de Vincent iz Kastva (1490)
La fizikisto en la Mortodanco de Vincent iz Kastva (1490)

Tamen, ni ankoraŭ ne ĉeesti multajn esperantajn epidemiojn… (Kvankam estis periodoj de eksplodoj de intereso, kaj kiel gripo, ĝi iras de persono al persono, aŭ almenaŭ tion ni provas antaŭenigi per promocio de ĝi: infekti pli da homoj per la bela viruso de egaleca kaj internacia komunikado.) Jen, kun iom da melankolio, mi pensas pri tiuj famaj dancaj epidemioj. (por resti ĉe la temo de dancado kaj mortintoj) Ĉirkaŭ dudek epizodoj estis raportitaj inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj, kaj tiu de 1518 en Strasburgo estas la plej bone dokumentita. Multaj homoj dancis sen ripozo dum pli ol monato, kelkaj ĝis morto. Ĝis hodiaŭ, oni ne scias kio estis la origino de tiu danc-frenezo. (La hipotezoj koncentriĝas precipe ĉirkaŭ amasa histerio aŭ poluado de kultivaĵoj per ergoto, fungo de kiu venos LSDo)

Gravuraĵo (anonima?) de la “dancanta pesto” de 1518

“La Skeleta Danco”, Silly symphonies, Walt Disney, 1929 “Bildo de Morto”, Michael Wolgemut, La Nurenberga Kroniko, 1493

Mi ridetas memorante la bambo-dancon dum mia unua esperanto-renkontiĝo, kiam oni diris al mi, ke ĝi estas iom kiel rita danco, kiun ni devas iam sperti.

Mi demandas min, ĉu la homoj, kiuj estas kaptitaj de la skeleta mano en mortodancoj, spertas la saman senton de kohezio kaj inicado ?

JoMo Friponas ! Ĉu vi volas danci ?
Venu en la grandan verdan koron de universala espero!

PS: Esperanto ne estas sekto…

PPS: Mi pardonpetas pro ĉio ĉi al skeleto de Zamenhof, mi esperas ke li ne tro “turniĝas sin en sia tombo”, aŭ en sia danco.

Print Friendly, PDF & Email
art-ikoloj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°301
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino n°303

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La Vintra Fabelo La Vintra Fabelo 9,90€
  • Els inicis del moviment esperantista a Catalunya Els inicis del moviment esperantista a Catalunya 8,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.