Zdzisław Beksiński, pola artisto, naskiĝis en 1929 en Sanok kaj tragike mortis en 2005 en Varsovio. Vera eksperimentisto, li praktikis fotografarton, desegnarton, pentrarton, skulptarton, gravurarton kaj ankaŭ komputilajn ilojn dum la fino de sia vivo. Lia sombra kaj kompleksa arta stilo, regita per sonĝoj kaj fantazio, heredas superrealismon.
Biografio
Post siaj studadoj pri arkitekturo, Beksiński komencas sian artan karieron per fotografio, kie lia gusto por la distordo de la realo jam disvolviĝas. Li uzas skulptarton kaj poste stamparton en la 1960-aj jaroj, eĉ kreante novan teknikon1. Paralele, li disvolvigas desegnesploradon per plumo kaj globkrajono, kiu flirtas kun abstrakteco (ĝi memorigas la verkon de Hans Bellmer). Lia praktiko moviĝas al pli grandaj formatoj kaj pli da grafito, ĝis kreadoj ekstreme detalaj.
Li plene esprimas sian grafikan stilon en siaj oleopentraĵoj. Tiu produktaĵo aperis relative malfrue en lia kariero – prezentita unuafoje en 1970 kaj ekfluganta en la 1980-aj jaroj – sed ĝuste ĉi tiu verko longtempe famigis lin.
La pentraĵo
Plejparto de la pentraĵoj de Beksinki estas sen titolo. Kvankam mi povus paroli dum horoj pri la homaj (kaj pli sombraj) subjektoj de lia verko, mi fokusiĝos sur unu el liaj pejzaĝoj.
❖ 1978, oleo sur lignoplakaĵo, 87x87cm, Historia muzeo de Sanok, kodo DG-2479
Tiu ĉi precipe emociis min malkovrinte ĝin kiam mi estis pli juna. Tamen, ni povus vidi tie simplajn romantikajn ruinojn, kie la naturo reprenis siajn rajtojn. Kion mi vere ŝatas pri tiu arkitekturo estas la maniero kiel la intensaj koloroj disvastigas la sonĝon kaj kreas neeblajn perspektivojn. La interagado de fenestroj kaj aperturoj induktas profundkampon inter diversaj medioj kiuj teorie ne povas kunekzisti.
Ŝajnas ke la konstruaĵo, kovrita de iuspeca profundruĝa fungo, troviĝas en malbone prizorgata kampo, kie multiĝas agropiro. Tamen, en la fono, ambaŭflanke de la konstruaĵo, milda herbejo kaj akva medio estas sugestigitaj. La nokta ĉielo aperas kiel oni imagus sur Marso, okra kaj ruĝa, reflektante la konstruaĵon kaj la plantojn mem. Sed tiu konstruaĵo enspacas siajn proprajn ĉielojn. Unu, elstara kaj taga, kie disvatiĝas birdoj; la alia, pli diskreta en sia malgranda fenestro, punktigita de multaj steloj kaj lunarko. Fine, post malgranda arbareto sen korpeco, kiel falsema tapeto, nia okulo elglitas tra pordo de abisma mallumo. Sub tiu lasta inka ĉielo, maro trankvile ŝaŭmas sur bordo. Ĝi ŝajnas esti fronte prilumita aŭ difuzi sian propran lumon.
Persone, sento de profunda sereneco traigas min kiam mi observas tiun pentraĵon. Mi imagas min iranta de nokto al nokto, gvidata de nelogikaj koincidoj, kaj lasi mian retinon sorbi kolorojn, adaptiĝi al malsamaj lumniveloj. Perdiĝi sen timi ne retrovi mian vojon reen.
Por profundiĝi…
La arkitekturoj de Beksiński havas multajn aspektojn. Ofte monumentaj, ili eliras el la tero aŭ estas ĉirkaŭĉizitaj en la vandoj de ravino, ilin trairas mineralaj vejnoj aŭ envolvitaj en vualo skuata per la ventoj. Kaj se liaj korpoj ne havas vizaĝojn, liaj konstruaĵoj foje surhavas homajn vizaĝojn. La konfuzo des pli kreskas kiam la poreco de ŝtono aŭ argilo formas grandegajn arkitekturajn vizaĝojn. Organika kaj senviva tiam kunfandiĝas por ellabori nerekoneblajn materialojn en pentraĵoj de granda palpebleco.
Liaj konfuzantaj figuroj estas nur akcesoraj, pliĝuste invitantaj al estetika antaŭrangaĵo. La subjekto ne estas la figuro, sed la nesolvebla pelmelo de diagonaloj kiuj komponas ĝin, la koloroj kiuj vestas ĝin, la lumo kiu fasonas ĝin.
La homoj plejparte interpretas la koloron naive. Ekzemple, kiam mi uzas brilan kadmion-ruĝon aŭ puran prusan bluon, spektantoj vidas nur bluon aŭ ruĝon. Miaopinie, duontonoj malpli intensaj kaj pli teraj estigas pli grandan nombron da koloroj ĉar ĉiu el tiuj « kotaj » koloroj entenas tutan gamon de aliaj puraj koloroj miksitaj kune.
Intervjuo gastigita per Andy Teszner, admiranto de Beksiński kies antologio laboro estas agnoskita per Piotr Dmochowski, granda mecenato de la pentristo.
Efektive, ĉiuj liaj subjektoj servas liajn multajn kolorpaletrojn, ne male. Liaj famaj duontonoj kunekzistas kun klaraj pigmentoj kaj penetremaj sangvinoj, sen hierarkio, ĉiuj same necesaj. Tiel, fantazia pejzaĝo kiel tiu prezentita estas vera odo al koloro kaj materio.
LEÏLA M
NOTOJ
- « […] Samtempe Beksiński kreis heliotipojn. Ĝi estis tekniko kiun li mem inventis, kaj kiu konsistis en kovri pecon de vitro per nigra farbo, sur kiu li desegnis, kaj poste meti la vitron sur fotografan paperon kaj eksponi ĝin al la suno. Li tiel produktis kvar ekzemplerojn de ĉiu heliotipo […] Ankaŭ el ĉi tiuj verkoj estas tre malmultaj hodiaŭ.» – “Guide du musée”, dmochowskigallery.net, Piotr Dmochowski, mecenato kaj amiko de Beksiński
- Kiel bonuso, se vi emus scii pli, jen poezia video dediĉita al Beksiński kaj realigita de Alt-236, ŝatanto de fantazia arto kies Jutubo-kanalon mi rekomendas.
Estimata LEÏLA M
Tre interesa artikolo. Cxu mi povas prezenti gxin en revuo Pola Esperantisto? Kompreneble mi aldonos fonton kaj nomon de autoro. Kun varmaj bondeziroj
Robert Kamiński redakcio de PE.
Saluton Robert. Dankon pro via demando, mi konsentas! Estas honoro. – Leïla M de EKC