De la 1-a ĝis la 3-a de oktobro okazis en Herzberg am Harz, en Germanio, Erasmus+ renkontiĝo de la projekto “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo” samtempe kiel la pedagogiaj tagoj TORPEDO. Delegitoj el diversaj eŭropaj esperanto-organizoj partoprenis en ĝi. Jade, nia volontulino kiu nun loĝas en Herzberg, rakontas pri tiu internacia kunveno !
Bonvenon en Herzberg am Harz !
Pro kelkjardeka laborado de Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj aliaj ekde 2004, oni oficiale nomigis Herzberg am Harz “La Esperanto-Urbo”. Mia laboro en la asocio ĉefe temas pri katalogado kaj arkivado : en la centro troviĝas grandega biblioteko, multaj gazetoj kaj aliaj objektoj (son-arkivoj, filmoj, diverspecaj Esperanto-kolektaĵoj ktp). La graveco por Esperantujo de arkivado kaj konservado jam estis traktita dum la projekto Reta Edukado Nun en Kroatio. Laborante en Herzberg, mi tute komprenis kial tio gravas por konservigi kaj diskonigi la riĉecon kaj diversecon en la Esperanto movado dum pli ol centjara historio.
ICH ankaŭ estas grava loko por instruado de Esperanto kaj faka klerigado, ĉar Zsófia kaj Peter instruas la lingvojn en diversaj lernejoj kaj universitatoj en la regiono, kaj organizas staĝojn, seminariojn. Finfine, la centro estas loko por renkontiĝoj : la lokaj esperantistoj kunvenas en la Esperanto-ĝardeno ĉiusemajne, kaj la centro ofte bonvenigas volontulojn el la mondo por helpi ĉe laboroj dum kelkaj tagoj, semajnoj aŭ monatoj. Dank’al la fortaj rilatoj/ligiloj inter ICH kaj la lokaj asocioj kaj politikistoj, Herzberg kaj sia regiono havas amason de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj), dulingvajn vojmontrilojn, informtabulojn ktp. Esperantistoj vizitante la urbon ĝojos pri la multaj esperantaj monumentoj, flagoj kaj EO-indikiloj en kaj apud la urbo. Herzberg estas, kompreneble, belega loko por akcepti internacian renkontiĝon kiel Erasmus+ renkontiĝon !
La projekto Erasmus+
La projekto “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo” estas Erasmus+ projekto, subtenata de Eŭropa Unio, ĉe kiu kunlaboras ses partneroj. Kosmo Strategio, firmao por konsili esperantistajn asociojn, estis reprezentita de Sara Spanò, kaj de nia volontulo Valentin. TEJO (la Tutmonda Esperantista Junulara Asocio), kiu delonge havas volontul-programon, sendis nian volontulon Manu (nun laborante tie kadre de internacia civita servo) kaj Kubof, eks-TEJO-volontulo. Por la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo venis Marion Quenut, kunordigantino de la projekto, kaj Michael-Boris Mandirola, eks-prezidanto de TEJO. Ĉeestis delegitoj el diversaj lokaj asocioj, nome de Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) el Pollando, kie nun laboras Jeanne (alia el niaj volontuloj), kaj de Bunta Esperanta Asocio de Italio (BEA)
Diversajn prezentojn pri la volontulado proponis Michael-Boris, kun pludiskutadoj pri volontulado. Ni unue parolis pri la bezonoj (kaj timoj) de organizoj kaj de volontuloj. Dank’al la granda sperto de Zsófia Kóródy kaj Marion Quenut pri volontulado, ni ne nur parolis pri la profitoj de volontulado, sed ankaŭ pri tio kiel plibonigi la sperton de organizoj kaj volontuloj, ekzemple rilate al lingvaj defioj.
Tiuj diskutoj okazis en la kastelo de Herzberg am Harz, en la belega salono, la Kavalira Salono, kien venis la loka urbestro, kaj en la urba biblioteko de Herzberg, kiu havas Esperanto-sekcion atingebla por ĉiuj.
Riĉa kaj diverstipa interkultura renkontiĝo
Ĉiuj veraj Esperanto-renkontiĝoj havas diversajn gastojn parolante pri ŝatataj temoj. Dum Torpedo, ni havis tri spertulojn pri diversaj temoj. Martin Ptasinski, spertulo pri la Soraba lingvo, prezentis al ni la hodiaŭan staton de la soraba lingvo kaj kulturo kaj sian sociolingvistikan situacion. Anina Stecay, neŭrologiistino, parolis pri “plena atento”, ĝiaj neŭrologiaj principoj kaj kiel uzi ĝin ĉiutage. Finfine, profesoro Goro Kimura el Japanio prezentis la koncepton de “forumeco” de Esperanto, kaj komencigis interesajn diskutojn pri la Esperanta komunumo kaj la politika rolo de Esperanto en internacia komunikado.
Fine, la filo de Zsófia gastigis nin en sia familia restoracio kie ni malkovris germanan kaj hungaran manĝaĵojn, sed ankaŭ salsa-dancon ! Komune ni ekskursis al la fama Unukornulo-groto apud Herzberg am Harz.
Konklude, la renkontiĝo sukcesegis, kaj estis bona okazo por mi montri al la EKC-membroj mian laboron en ICH, kiu por la unua fojo partneriĝas kun EKC !
Ni ankaŭ dankegas Manu, nia talentplena volontulo, kiu fotis la tutan renkontiĝon !
ALIAJ FONTOJ :
- La retejo de la Interkultura Centro Herzberg am Harz, kaj ĝia Facebook-paĝo
- La retejo de la urbo de Herzberg am Harz
- La retejo de Kosmo Strategio
- La retejo de Tutmonda Esperantista Junulara Asocio (TEJO)
- La retejo de Bunta Esperantista Asocio (BEA)
- La retejo de Bjalistokana Esperanta Societo (BES)
- Pli pri Goro Kimura (en la germana)