Kiel invitito mi ĉeestis studsemajnfinon en Saint-Brieuc kaj por profiti de la sufiĉe longa vojaĝo mi ankaŭ partoprenis en babilgrupo en Dinan kaj tiel vojaĝis tra parto de belega Bretonio kaj turistumis en departamentoj Côtes d’Armor kaj Ille-et-Vilaine. Dum iom pli ol unu semajno mi multe babilis, aŭskultis rakontojn de miaj gastigantoj, vizitis kaj fotis mirindajn vidindaĵojn, bone manĝis kaj eĉ plurfoje spertis tipan bretonan veteron.
Ĉio komenciĝis kun nervozeco pro naŭhora busvojaĝo, ĝia longeco kaj ankaŭ temis pri mia unua aventuro sole en Francio, lando, kies lingvon mi ne parolas. Atendante en Tuluza aŭtobusejo iom trankviligis min vidi ies mantelon kun skribaĵo Rennes, kiu estis la unua destinacio. Malgraŭ timego pri la vojaĝo, ĉio iris bone ĝis alveno al Rennes. Kelkdek metrojn antaŭ busejo ni estis blokitaj pro manifestacio.
Do ni malfruis, sed mia unua gastiganto, Josette, pacience atendis. Post matenmanĝo ŝi montris al mi centron kaj malnovan urbon – ĉefe belegajn konstruaĵojn de la 18-a jarcento, ankaŭ ekz. urbodomon, Parlement de Bretagne kaj Les Portes mordelaises de Rennes. Nia promeno komenciĝis en Place de St Anne, kiu estas patrono de Rennes. Unu el interesaj faktoj estas ke antaŭe konstruaĵoj estis farataj el ligno, kaj oni daŭre renovigas la domojn uzante tiun materialon, sed post multaj brulegoj granda parto de la domoj estis rekonstruitaj per ŝtono.
Rennes estas unu el plej malgrandaj urboj kun metroo. Estas 2 linioj kaj, same kiel en Tuluzo, la veturiloj estas aŭtomataj, senŝoforaj.
Poste ni aŭte iris al domo de Josette kaj ŝia edzo, Jean Pierre. Ni kune tagmanĝis, ripozis kaj ĉefe diskutis. Kompreneble pri Esperantujo, sed ankaŭ pri lingvistiko, niaj familioj, vojaĝado kaj mi ankaŭ eksciis, ke Rennes estas partnera urbo de Brno, kie mi studis!
Ili rakontis kaj montris, kiel ili vojaĝis uzante Esperanton kaj kun multaj Esperantistoj de la tuta mondo restas en kontakto. Eĉ Ĉeĥion ili ŝajne konas pli bone ol mi.
Posttagmeze ni ankoraŭ promenetis en Montfort-sur-Meu, sed pluvo kaj forta vento ne lasis nin daŭrigi longe. Bonŝance la urbeto tiom belegas, ke eĉ mallonga promeno sufiĉis por vidi plej vidindajn aferojn kaj foti ilin.
Posttagmeze mi trajne iris al Lamballe, alia gastiganto, Jean Yves, kie ni kuiris kaj manĝis, tiun tagon jam duan salan kukon (quiche), kaj mi bone ripozis post preskaŭ sendorma nokto kaj longa tago.
Vendrede matene mi denove entrajniĝis por iri al Plouaret, Lannion kaj ĉirkaŭaĵo de Saint Michel en Greve. Tie, inter pluvoj, pluvetoj kaj pluvegoj (“Pluvas nur sur stultuloj, kiuj ne estas en kafejo aŭ drinkejo.”) mi kun Hélène kaj Jean Claude unue promenis ĉirkaŭ marbordo, vizitis lokan bazareton, posttagmeze ni forvojaĝetis vidi rozkoloran marbordon ĉe Ploumanac’h (Côte de Granit Rose) kun grandegaj granitŝtonoj de ĉia ebla formo. Vi povas diveni kaj diskuti, kiu ŝtono aspektas kiel. Ekz. kuniklo, muso, manĝanta erinaco, botelo… ĉu vi vidas?
La marbordo estas tre unika, similaj troviĝas nur en Korsiko kaj Ĉinio. Ĝi ekestis pro kolizio de litosferaj plakoj kaj komplikaj geologiaj procezoj.
Ni ankaŭ admiris lumturon (Phare de Ploumanac’h/Phare de Mean Ruz), kiu, post atako kaj detruo (1944) de Germanoj, estis denove konstruita de tiea rozkolora granito.
Ĉirkaŭ la ŝtonegoj kreskas tipaj flavaj bretonaj floroj nomataj uleksoj (Ulex/Ajonc).
Survoje de la marbordo ni ankoraŭ haltis por vidi unu el menhiroj. Keltoj, kiuj havis propran religion, estis puŝataj al kristanismo kaj sur iliajn monumentojn estis aldonitaj reliefoj kun kristanaj simboloj.
Denove sekvis diskutado ĉefe pri Esperantujo kaj politiko. Mi scivolemis pri Bretonio – ĝiaj kulturo kaj lingvo. Miaj gastigantoj respondis miajn demandojn kaj diris multe pli ankaŭ pri historio kaj politiko. Kaj kompreneble ni tre bone manĝis, interalie ankaŭ krespojn (pankukojn). Mi sciis, ke ili estas tre popularaj en tiu regiono, ĉar ĉiuj parolis pri krespoj. Sed mi ne komprenis, kiom serioze la homoj ŝatas krespojn, ĝis kiam mi ne vidis kaj uzis ilon por fari ilin.
Reston de nia energio ni uzis por sperti Fest-Noz en Lannion. Temas pri festo kun bretonaj dancoj, kiuj ĉi-foje bedaŭrinde ne estis tute tradiciaj, sed sendube spektindaj kaj muziko aŭskultindega kaj jam aldonita al mia muziklisto.
Sabate matene jam alvenis tempo por la ĉefa parto de mia Bretona aventuro, la kialo por la vizito – partopreno en studsemajnfino en St Brieuc.
Mi estis kore bonvenigita kaj post mallonga prezento ĉiu iris al sia kurso. Ni grupiĝis laŭnivele kaj ĉirkaŭ 30 partoprenantoj partoprenis en unu el 4 grupoj – komencantoj, komencintoj, progresantoj kaj babilantoj. Mi estis en la lasta, sed “vizitis” ankaŭ la aliajn.
En la babilanta grupo ni unue prezentis sin kaj laŭ tio elektis plej interesajn temojn por babili. Ni kundividis niajn vidpunktoj je Esperantujaj kaj politikaj aferoj, sed ankaŭ pri denaskuloj aŭ pri tio, kiel allogi novajn homojn al esperantumado.
Kompreneble ne mankis bona manĝo – kundividata tagmanĝo, kaj vespermanĝo en krespejo.
Dimanĉe mi denove partoprenis en sesio por babilantoj, sed ĉi-foje ni ne nur babilis, sed ankaŭ ludis kaj aktoretis. Ĉio komenciĝis per vortludoj por iom konektiĝi kaj rapide reagi unu al la alia. Poste ni ekimprovizis kun teatraĵetoj, dum kiuj tre gravis niaj emocioj. Plej amuza parto estis ŝajninterpretado – unu homo parolis neekzistan lingvon, dua Esperanton kaj tria interpretis kaj komunikigis la du homojn. Posttagmeze ni finis la semajnfinon per trankvila legado, kunverkado kaj spektado de parto de teatraĵo 1910.
Dume mi vizitetis ankaŭ aliajn grupojn por prezenti min kaj respondi demandojn pri Ĉeĥio, EKC en Tuluzo, TEJO kaj volontulado – kion ni fakte faras.
Ankaŭ legindas Raporto de Armor Esperanto kun fotoj.
Post la semajnfino mi reiris ripozi al Rennes. Ĝi estas vere bela urbo kaj mi volis esplori ĝin pli bone – ankaŭ ekde lundo estis pli da suno, kio signifas pli da tempo ekstere kaj pli da fotoj!
Mi pasigis tri tagojn en parkoj (mi rekomendegas Parc du Thabor), bibliotekoj, muzeoj (Musée des Beaux-Arts de Rennes) kaj promenante laŭ riveroj (Ille kaj Vilaine, laŭ ili nomiĝas la departemento Ille-et-Vilaine 🤯).
Mi ankaŭ renkontiĝis kun Pierre, kiu antaŭ jaroj volontulis ĉe TEJO kaj UEA. Ni parolis pri Centra oficejo de UEA, lia emo partoprenigi sian filinon en Esperanto-aranĝoj kaj pri lia pasinta agado en Rennes – li estis parto de grupo, kiu faris teatraĵon en Esperanto! Tre inspira babilado 🙂
La tutan semajnon mi scivolemis pri la bretona lingvo (Le breton/brezhoneg). Ĝi estas la lasta vaste uzata kelta lingvo kaj tre ofte videblas sur dulingvaj ŝildoj, ekz. nomoj de stratoj, simile kial la okcitana en Tuluzo. Do mi demandadis pri tio – kelkaj homoj, kiujn mi renkontis, provis lerni ĝin kaj unu eĉ parolas ĝin denaske. La lingvo estis malpermesata multajn jarojn, sed bonŝance oni denove komencis instrui ĝin. Tiuj, kiuj parolas ĝin de longege, diras, ke tiu nova bretona lingvo (instruata en kursoj) ne estas la sama lingvo kaj ke ili malbone komprenas ĝin.
Post 3 tagoj en Rennes mi ankoraŭ iris al Dinan por partopreni babiladon de lokaj Esperantistoj. Alveninte al Dinan mi vizitis kafejon kun tabulludoj. Mi volis trinki teon kaj iom ripozi kaj la ejo ŝajnis tre bele de ekstere. Kaj de ene eĉ pli bone – bonvenigis min ĉarmega virino, kiu tre bone parolis la anglan, sed instigis min paroli la francan, tuj post kiam ŝi eksciis, ke mi restos en Francio kelkajn monatojn.
Ĵaŭde posttagmeze mi promenis tra Dinan kun malfermita buŝo. Mi plurfoje aŭdis kaj legis, ke ĝi estas bela urbo, sed ĝi vere nekredeble belegas!
Kutime kelkaj tiaj mezepokaj konstruaĵoj troviĝas en eŭropaj urboj, sed neniam tiom multe da ili mi vidis en unu loko!
Vespere mi vizitis la babilrondon. Mi parolis pri Ĉeĥio, Tuluzo kaj volontulado kaj ankaŭ kunportis mian “ludon” okaze de intereso pri gramatikaĵoj. Kaj homoj ja interesiĝis!
Lastan nokton, se oni ne kalkulas noktan revenvojaĝon, mi pasigis ĉe familio de Alexandra. Ŝia patrino venas de Ĉeĥio, de Brno, kaj nun ŝi loĝas en Aŭstrio, proksime al mia fratino. La mondo vere malgrandas 🙂
Ni ankaŭ parolis pri tio, ke dutaga studperiodo estas tro mallonga – por rapide lerni kaj flue paroli oni bezonas droniĝi en la lingvon. Do mi sentas bonŝance kiel volontulo, kiu laboras esperante kaj uzas la lingvon ĉiutage.
Vendredon ni kun Alexandra kaj kelkaj homoj de la babilgrupo vizitis Dinan, ĝian havenon, preĝejon kaj trinkejon. Mia vizito finiĝis kun tipa bretona vetero, fortega pluvo kaj vento, sed ankaŭ kun bona humoro – mia sperto kompletiĝis.
Mi tre malbedaŭras la viziton de parto de Bretonio. Mi vidis alian parton de Francio, novan kulturon, mi iom revenis al miaj komencoj de esperantumado kaj lernis pri mi mem. Krom tio, kion mi kaptis kaj montras al vi per fotoj aŭ teksto, mi ankaŭ vidis multajn ridetojn kaj aŭdis multajn belajn vortojn. Ankaŭ pro tio dankon al ĉiu, kiun mi renkontis 💚