Flagoj estas tre gravaj simboloj en nia mondo, ili havas la povon reprezenti kaŭzojn, ideologiojn kaj eĉ la volon krei novan landon. La intenco de ĉi tiu artikolo estas scii, kio estas preter tiuj simboloj.
La flagoj estas simbolaj elementoj, kiuj estis gravaj tra la historio de la homaro. Unue ili estis nur desegnoj, kiuj prezentis familiojn, imperiestrojn, armeojn ktp. La standardoj estis uzata por identigi amikojn, malamikojn, aliancanojn, danĝeron, nobelon aŭ reĝon.
Sed hodiaŭ, kio estas flago? Laŭ vortaro.net, flagoj havas du interesajn signifojn.
⚓ Peco de stamino, de kiu unu flanko estas fiksita al ŝnuro, k kiun oni povas hisi k malhisi: diversformaj k diverskoloraj .
Peco de tolo aŭ alia ŝtofo ordinare kvadrata aŭ oblonga, fiksita al stango, aŭ horizontala aŭ vertikala, k prezentanta diversajn kolorojn, simbolojn, desegnojn, brodaĵojn ktp, uzata por ornamo en festoj.
Flagojn la homaro uzis kaj uzas en la plej gravaj eventoj. Landoj uzas ilin por paroli pri siaj nacioj, pri demando sendependon, por batali kontraŭ aliaj landoj aŭ homoj.
Flagojn oni uzas por mortigi homojn kaj por helpi aliajn homojn. Ekzitas leĝoj por defendi la flagojn, ekzemple en Dominika Respubliko kaj Usono, interalie. Estas homoj kiuj ploras rigardante flagojn, aliaj kiuj bruligas ilin por montri siajn ideojn kontraŭ registaro, prezidanto, aŭ defendi la demokration.
Ekzemplo pri tio estas la batalo de belarusa popolo por la demokratio. En Belarusujo la popolo uzis malnovan flagon por batali kontraŭ la nuna registaro. Esperantisto el Belarusujo faris videon klarigante la historion de la ruĝa kaj blanka flago, uzata de la popolo dum la manifestacioj kaj de la politikaj rifuĝintoj.
Alia ekzemplo estas la flago el Misisipo. Dum manifestacioj de la afro-amerika popolo en Usono unu el la petoj estis ŝanĝi la flagon de la misisipa stato. En tiu flago aperis la flago uzita de la homoj kiuj defendis la sklavecon dum la enlanda milito. En 2020 la registaro nomis komisionon por elekti novan flagon.
Nov-Zelando estas alia ekzemplo. La landa flago de Nov-zelando havas la “Union Jack” kiel multe el la ekskolonioj de Britio. Laŭ multaj homoj en Nov-Zelando oni devas ŝanĝi ĝin. La landa registaro proponis novan flagon laŭ la historio de la insulo kaj demandis al la popolo per referendo. La popolo voĉdonis “NE” kaj la flago ne ŝanĝiĝis.
Kvin bazaj principoj por desegni flagon
Laŭ la internacia Federacio de Veksilologio ekzistas 5 bazaj principoj kiuj devas inspiri la projektadon de flagoj.
1 . Simpleco – Ĝi devas esti tiel simpla, ke infano povas desegni ĝin el memoro. Kiel ni povas vidi, la maldekstra flago havas tre komplican desegnon.
- Simboleco – Simboloj, bildoj, koloroj kaj desegnoj devas rilati inter si kaj esprimi tion, kion ili volas reprezenti aŭ transdoni.
3. Uzu malmultajn kolorojn – Limigu la nombron de koloroj al ne pli ol tri, kiuj estas bazaj kaj kontrastas inter si. Laŭ tiu regulo la dominika respublika flago estas pli bone ol la Dominika flago.
Sed foje flagoj kun multe de koloroj bone funkcias : ekzemple de tio estas la sud-afrikana flago. En la jardeka 90, Nelson Mandela, kiu prezidis Sud-Afrikon, elektis la plej koloratan flagon de la mondo kaj la Sud-Afriko tre ŝatis ĝin. Ĝi hodiaŭ estas la oficiala flago de Sud-Afriko.
- Ne meti surskribojn, ŝildojn aŭ sigelojn – Neniam reproduktu surskribojn, ŝildojn aŭ sigelojn de organizoj.
- Malsami al iu ajn alia. – Ne ripetu la projektadon de ekzistanta flago, krom se tio celas historian, geografian, kulturan rilaton, ktp.
Laŭ tiuj reguloj la japana flago estas, laŭ multaj, unu el la plej bonaj flagaj desegnoj, ĝi estas rekonita por ĉiuj, havas nur du kolorojn, ne havas skribaĵojn, kaj estas simbola. La ruĝa cirklo parolas pri la naskiĝsuno en okcidentaj landoj : oni parolas pri “Lando de la Leviĝanta Suno”.
Veksilologio estas la scienco pri flagoj (konsiderante la koncepton de flago en ĝia plej vasta senco) per ĉiuj iliaj aspektoj (la flagoj mem, iliaj signifoj, ilia uzo, ktp.), hodiaŭ kaj en pasintaj tempoj. Malgraŭ tio, ke la flagoj estas dokumentitaj de 3000 jarojn antaŭ Kristo en Ĉinio, Veksilologio kiel scienco komencis sian disvolviĝon tutmonde antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. La termino Veksilologio (el la latina vexillum, “flago” kaj la greka logos, “scio”) estis uzita por la unua fojo en 1957 de D-ro Whitney Smith, profesoro pri Politikaj Sciencoj en Boston University, fondinto en 1962 de la Flaga Esplorcentro, kiu povas esti konsiderata la unua centro por veksilologiaj studoj.
Eksistas multe da lokaj, landaj kaj internaciaj asocioj pri flagoj. La plej fama organizo estas FIAV (Fédération Internationale des Associations Vexillologiques), en esperanto “Internacia Federacio de Veksilologia Asocio”. La Franca Societo de Veksilologio (Société française de vexillologie) estas klera socio fondita en marto 1985, kiu celas popularigi en Francio la studadon de ĉiuj temoj pri flagoj.
En multaj landoj la veksilologiaj asocioj estas konsultitaj por la landa/loka/regiona registraroj por designi flagojn.
Kompreneble ne ĉiuj flagoj sekvas la bazajn principojn de veksilologio por designi flagojn. En la veksilologia movado eksistas multaj interesaj faktoj pri flagoj. Sube ni povas trovi plurajn:
- Kiu estas la plej antikva landa flago?
La Dana flago estas la plej malnova en la mondo. Ekde 1219 ni havas skribaĵojn pri tiu flago kaj en 1559 la reĝo Federiko la 2-a de Danio ordenis uzi tiun flagon oficial-maniere. Multaj nordlandaj flagoj inspiriĝis de la dana flago
Kaj la plej nova flago estas la Libia flago adoptita en 2011.
- Ĉu ĉiuj flagoj samformas?
Preskaŭ ĉiuj flagoj en la mondo estas rektanguloj sed ne ĉiuj. Eksistas 3 interesaj landaj flagoj kiuj ne estas rektangulaj. La flago de Svislando kaj dela vatikana urbo estas kvadrataj. Aliflanke ni havas la flagon de Nepalo, ĉi tiun flagon havas kvin flankojn. Ekzistas nerektangulaj flagoj en aliaj regionoj, lokoj, kiel la ohia flago.
- La koloro, la koro de la flagoj.
La koloroj estas unu el la plej gravaj partoj de la flagoj. 70% de la landoj havas unu el tiuj tri koloroj: ruĝa, blua aŭ blanka. Kaj el la tri, ruĝa estas la plej ripetita, ĉe 30,3% de la flagoj, laŭ la portalo Statista, kiu entute konsideris la flagojn de la 193 membrolandoj de Unuiĝintaj Nacioj. Nur ok landaj flagoj ne uzas nek ruĝan nek bluan, Kipro, Niĝerio, Niĝero, Saŭda Arabio, Pakistano, Jamajko, Irlando, kaj Eburbordo.
Unu el la plej interesa fakto pri la koloro estas pri la filipina flago. La Filipinoj ŝanĝas la koloron de sia flago se estas milito. La kutima flago el Filipinoj estas blua, supre, kaj ruĝa, malsupre sed la ordo ŝanĝiĝas, se la lando estas en milito : ĝi iĝas ruĝa, supre, blua sube.
- Ambaŭ flankoj estas flago
La nura landa flago kiu havas du flankoj estas la de Paragvajo.
- Inspiriĝo
Multaj flagoj estas inspiritaj de aliaj. La centr-amerikaj flagoj estis inspiritaj de la Argentina flago ĉar Argentino helpis ilin dum iliaj sendependaj militoj. Aliaj ekzemploj estas la franca flago kiu inspiris la Rusan flagon. Aŭ kiel ni diris la Dana flago kiu inspiris la Skandinavajn landajn flagojn.
Ekzistas amuzaj faktoj pri la simileco inter flagoj. La flagoj de Haitio kaj Liechtenŝtejno estis la sama ĝis 1936. Dum la Olimpia Ludoj ili rimarkis ke siaj flagoj estis la sama kaj poste la eŭropa lando aldonis kronon al sia flago por ke ne plu estu la sama.
7 familioj en la flaga mondo:
- Nordaj flagoj.- kiel ni diris ĉi tiujn flagojn estis inpirita per la dana flago.
TutAfrikaj flagoj.- Estas kialo, pri kio plej multaj landoj en Afriko havas ruĝajn aŭ nigrajn, flavajn kaj verdajn flagojn. La inspiro malantaŭ ĉi tiu elekto troviĝas en la tutafrika movado. Ĝi trovas sian originon meze de la 20a jarcento, kiam multaj afrikaj landoj komencis akiri sian sendependecon. La koloroj devenas de la flago de Etiopio, lando situanta en la korno de Afriko, kiu fariĝis simbolo de la lukto, ĉar neniam en sia historio estis submetita al la eŭropaj koloniigistoj.
TutArabaj flagoj – ĉi tiuj flagoj uzas la kolorojn ruĝa, nigra, blanka kaj verda. Multaj havas stelo kaj luno en la mezo. Tiu simbolo estas uzata de la islamaj landoj en la nordo de Afriko, araba duoninsulo kaj centra Azio. Ni povas trovi tre similajn flagojn en Egiptujo, Irako, Jordanio, Kuvajto, Palestino aŭ Sahara Araba Demokratia Respubliko inter aliaj.
- Tutslavaj flagoj – La koloroj ruĝa, blanka kaj blua ofte troviĝas en simboleco de la slavaj ŝtatoj. Ili ĉeestas sur la flagoj de Rusio, Kroatio, Slovakio, Serbio, same kiel aliaj landoj kaj regionoj. Tuj koloroj estis elektitaj ĉe la unua tutslava kongreso en 1848.
Granda Kolombio.-La flagoj de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro estas inspiritaj de la flagoj de la komuna lando, la Granda Kolombio kiu ekzistis inter 1819 kaj 1831.
- “Commonweath”-aj flagoj – Alia familio estas la flagoj kiuj havas la Britan flagon ene, tiomontras ke tiuj landoj estis partoj de la Brita imperio.
Centr-Amerikaj Flagoj – La centr-amerikaj flagoj estis inspiritaj de la Argentina flago ĉar Argentino helpis ĝin dum sendependaj militoj.
En esperantujo, ni havas ankaŭ revuon pri veksilologio. VENTO estas revuo eldonita en Kordovo (Hispanio) de la Andaluzia Esperantisto-Uniĝo. VENTO estas “La sola revuo en Esperantio pritraktanta flagsciencajn temojn”. En ĉi tiu revuo vi povas trovi informojn esperante pri flagoj, uzoj de la flagoj kaj multe da informoj pri kiel uzi la flagojn en malsamaj situacioj.
La verda flago
La Esperanto-flago, Standardo Esperantista aŭ Verda Flago estas unu el la plej grava esperantista simbolo. La esperanta flago reprezentas la esperantistan popolon kaj ĉiujn volaorojn, kiujn tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton. La flago estis adoptita en 1905 dum la 1-a Internacia Kongreso. La flagoproporcio estas 2:3 (du unuoj alte je tri unuoj longe).
Kie vi povas trovi pli da informoj?
- VENTO .- http://esperanto.ac/vento/
- Esperanto-flago.- https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-flago
- FOTW Flags Of The World website.- https://www.crwflags.com/fotw/flags/qy-eo.html
- Fédération internationale des associations vexillologiques (FIAV) .- https://fiav.org/
- Société française de vexillologie.- https://drapeaux-sfv.org/accueil/article/presentation-de-la-sfv
- Banderas: las curiosidades más increíbles.- https://www.youtube.com/watch?v=UpOiAFdHM64&ab_channel=UnMundoInmenso
- Las 10 mejores banderas del mundo.- https://www.youtube.com/watch?v=p92mBJaHpXg&t=1s&ab_channel=UnMundoInmenso
- Kial Belarusujo havas du flagojn?.- https://www.youtube.com/watch?v=yZ2z5lUI_wA&ab_channel=Eternakrokodilanto
- Flagaj familioj.- https://flagstories.co/