Tiu artikolo estas intervjuo de Gian Carlo Fighiera pri lia amrilato kun Ada Sikorska, lia polina edzino kiun li renkontis danke al Esperanto. Gian Carlo kaj Ada estas du gravaj homoj en la movado : Gian Carlo per sia laboro en diversaj Esperantistaj organizoj, kaj Ada per sia laboro en la revuo “la Heroldo de Esperanto”. Ilia historio estas ne nur romantika historio, sed ankaŭ historio pri la Esperanto-movado, kaj la ebleco per Esperanto vojaĝi, renkonti homojn internacie kaj kunlabori pri komuna projekto.
Jade : Kara samideano, estas konate, ke Esperanto ludis gravan rolon en via familia vivo. Bonvolu prezenti vin.
Mi nomiĝas Gian Carlo Fighiera, italo, 93-jara, esperantisto ek de 1947 kaj de tiam ĉiutage aktiva por Esperanto, membro -eĉ Dumviva kaj Honora Membro- de UEA.
Mia naskiĝloko estas Torino, la unua ĉefurbo de Italio, en Piemonto, Alpa regiono apud la landlimo inter Francio kaj Italio; mi konas la piemontan lingvon, aldone al la itala, Esperanto kaj aliaj idiomoj.
Jade : Enkonduke ni ŝatus scii ion pri via esperantistiĝo kaj Esperanta vivo.
Pri la ekzisto de Esperanto mi eksciis de studkolego kaj mi tuj entuziasmiĝis pri ties universalecaj idealoj. Post memlernado de la lingvo, mi ekkomencis fervore aktivi en la Movado, organizante kursojn, prelegojn, kunvenojn kaj ĉiajn agadojn, loke kaj tutlande. Poste, kiel Vic-prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, fondis mi ties Inform-oficejon, kies bulteno (Notiziario Internazionale) atingis centojn da italaj ĵurnalistoj. En la sama periodo mi kunfondis IEJ-n (Itala Esperantista Junularo).
Venis la 50-aj jaroj, la jaroj de la Petskribo de UEA al la Unuiĝintaj Nacioj, el kiu fontis la Rezolucio de Montevideo en 1954 (Ndlr : kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo) . Mia laborado por Esperanto intensiĝis; en 1955 UEA dungis min kiel Konstantan Kongresan Sekretarion (KKS).
Necesas premisi, ke la tiamaj organizaj principoj de la Universalaj Kongresoj (UK) estis malsimilaj ol la nunaj. La UK-on organizis loka komitato (LKK) formita de bonvolaj, sed nespertaj, volontuloj: UEA disponigis profesian migrantan oficiston (KKS), kiu alvenu en la kongresurbon 11 monatojn antaŭ la UK kaj tie loĝu kaj laboru ĝis la fermo de la manifestacio. Male, hodiaŭ la UK-on organizas rekte la KKS el la sidejo de UEA en Rotterdam: la loka komitato nur helpas pri lokaj demandoj.
Jen kial dum ses jaroj mi, KKS, inter 1955 kaj 1961, vojaĝis de kongresurbo al kongresurbo kaj restadis po unu jaro en ĉiu el ili: Kopenhago, Marsejlo, Mainz, Varsovio, Harrogate, Bruselo. Kun ĝojo mi memoras, ke en 1955, en Kopenhago, mi fondis la Infanan Kongreseton, kiu sukcese pluvivas ankoraŭ nun.
Jade : Kie okazis via unua renkontiĝo kun Ada?
Sed, io eĉ pli grava okazis en Varsovio (Jubilea UK, 1959 kun pli ol 5000 partoprenantoj), en kies LKK membris ankaŭ Ludoviko Zaleski- Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto (li poste elmigris al Francio). En la loka komitato aktivis Gazetara Komisiono, formita grandparte de profesiaj ĵurnalistoj: unu el ili estis Ada Sikorska, redaktorino de la tagaj elsendoj en Esperanto de la Pola Radio kaj vic-prezidantino de la Varsovia E-societo. Ŝi lernis nian lingvon de la fama hungara Esperanto-poeto Julio Baghy kaj de li ricevis tutvivan pasion por Esperanto.
Ada kaj mi povis interrilati nur en Esperanto, nia sola komuna lingvo, ĉar mi tiam konis, krom la itala, nur la francan, dum ŝi majstris, krom la pola, la rusan. Ek de la unua momento ni rilatis en Esperanto kaj ekskluzive uzis ĝin inter ni dum 36 jaroj, ĝis ŝia morto en 1996.
Kiel skribis Raymond Schwarz, Esperanto fariĝis „edz-peranto“. La geedziĝo okazis en la urbodomo de la sekvanta kongresurbo, la franc-flandra Bruselo, kaj ĝin karakerizis amuza situacio; kun la intenco komplezi min, la skabenino oficis en la itala lingvo, kiun Ada ne komprenis: mi devis ĉion traduki en Esperanton kaj sugesti la respondojn. La ceremonion sekvis memorinda festeno kun multnombraj esperantistoj el Bruselo, Antverpeno kaj aliaj urboj.
Jade : Poste vi ambaŭ vivis 17 jarojn en Bruselo kaj eldonis la plej faman kaj historian Esperanto-gazeto…
Post mia forlaso de la funkcio kiel KKS, mi ricevis en Bruselo la postenon de Vic-.Ĝenerala Sekretario de internacia neregístara asocio (UFTAA- Universala Asocio de Vojaĝagentejoj), kies kongresojn, ĝis 1400 partoprenantoj, mi organizis en dekoj da landoj, en kvar kontinentoj (de Hong Kong al Miami al Abjdjan).
Entute, ni ambaŭ restis en Bruselo 17 jarojn (1961-1978), frate akceptataj de la ĉefurbaj esperantistoj, kies semajnajn kunvenojn ni regule vizitadis.
En tiu periodo Ada ĉefredaktis la transprenitan plej gravan neoficialan gazeton en Esperanto, la senprofitcelan „Heroldo de Esperanto“, aperantan proksimume ĉiun trian semajnon, fonditan en 1920 de Teo Jung. La eldonaĵo havis formaton de tag-gazeto: Ada pliriĉigis la grafikan aspekton, kaj kreis novajn rubrikojn. Ankaŭ mi kunhelpis: Esperanto kunigis nin amkaŭ en la laboro; private neniu el ni altrudis al la alia sian nacian lingvon, Esperanto estis neŭtrala, libere elektita pro ĝiaj valoroj.
Evidente en la oficejo mi uzis la oficialajn lingvojn (franca, angla, hispana), sed hejme interparolis kun Ada nur en Esperanto, ankaŭ post ŝia lernado de la franca.
Jade : Kio instigis vin daŭrigi vian amoplenan vivon en Madrido?
En 1978 la interregistara organizo MTO (Monda Turisma Organizo), Madrido, proponis al mi postenon en la skipo organizanta la Interŝtatan Mondan Konferencon pri Turismo (Manilo, 1980).
La kontrakto estis dujara, sed poste plilongiĝis ĝis dek jaroj: en Madrido Ada kaj mi vivis dek jarojn en konstanta kunlaboro kun la urbaj esperantistoj; dumtage mi estis serioza funkciulo, dumnokte mi kaj la aliaj madridanoj gluis afisojn pri Esperanto-kursoj.
Surprize, en la Manila konferencejo mi malkovris, ke la reprezentanto de Hungario, Marton Lengyel, estas esperantisto. Kune kaj kaŝe (ĉar mi, oficisto, ne rajtis politikumi) ni preparis rezolucion favoran al Esperanto, dank al kiu nia lingvo estis menciita en la oficiala fina Deklaracio sendita al ŝtatoj-membroj.
Ankaŭ en Madrido Ada plue eldonadis honorofice „Heroldo“-n, sed -kurioze- la gazeton kompostis per linotipoj kaj printis la presejo de la malliberejo en la apuda urbeto Alcalà de Henares, kie kelkaj prisonuloj libervole laboris: tri tagoj da laboro fruktigis unutagan mallongigon de la puno.
Senutile aldoni, ke ekstere ni uzis la hispanan, sed hejme ni plue interparolis en Esperanto.
Jade : Kaj la lasta etapo, estis reveno al Torino …
Laŭ la reguloj de MTO, en 1988 mi, sesdekjarulo, devis emeritiĝi kaj tial revenis kun Ada (intertempe Honora Membro de UEA) al mia naskiĝurbo, Torino; mia patrino, ankoraŭ vivanta, lernis Esperanton por paroli kun Ada.
„Heroldo“ adoptis pli modernajn sistemojn: ĝi estis entute kompostita kaj enpaĝigita de Ada per komputilo: la presisto ricevis surdiske la pretan numeron, presis kaj ekspedis ĝin. La modernigoj ebligis al Ada disvolvi siajn profesiajn talentojn, ĉefe rilate al grafismo. Famaj fariĝis, ekzemple, la ilustritaj duoblaj kongresaj numeroj, redaktitaj ne post, sed dum, la UK: Ada el la kongres-urbo plurfoje tage faksis al mi, restinta hejme, kongresajn raportojn, tekstojn de la paroladojn, recenzojn pri la artaj kaj fakaj kunvenoj, intervjuojn ktp. La materialon mi tuj prilaboris : je sia reveno, Ada reviziis la tuton kaj aldonis memfaritajn fotojn. Heroldo aperis en rekorda tempo, semajnojn antaŭ la oficiala kongresa raporto de UEA.
Striktajn rilatojn ek de komence ni havis kun la Torina Esperanto-Centro, al kies programoj ni kunlaboris.
La Torina periodo daŭris nur ok jarojn, ĉar en 1996 Ada -67 jara- bedaŭrinde mortis pro nekuracebla malsano. Ŝiajn lastajn monatojn en malsanulejo, signitajn de ĉiama uzo de Esperanto, mi rakontis en la broŝuro „La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka“, eldonita de UEA. Laŭ ŝia propra volo, la fizika korpo de Ada estis cindrigita: antaŭ la ceremonio, ĝi estis honore kovrita per la pola kaj la Esperanta flagoj.
Ni tre dankas vin, Gian Carlo, pro la detala rakonto pri via tutviva amrilato danke al Esperanto.
FONTOJ
- Vi povas sekvi la Heroldo de Esperanto en Facebook.
- La rezultato de la Interŝtata Monda Konferenco pri Turismo de Manilo en 1980 vi povas legi ĉi-tie. Esperanto estas menciita en la paĝo 30.
- La libro “La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka”, vi povas trovi ĉi-tie.