Intervjuoj kun staĝisto Dylan, kiu helpos nin dum sekvaj 2 aŭ 3 monatoj, kaj dume laboros pri sia projekto, kun Lenka pri semajno en Bretonio, Raportaĵo pri Printempo de poetoj kaj kuriozaĵo – Templo de Ĉiuj Religioj. Vi ankaŭ trovos niajn novaĵojn komence kaj nian agendon fine de la programo.
Kun : Marion, Daniela, Lenka, Dylan, Sarah
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
01 – PERSONE – La fantoma lum’ (Sen)
>> Kio novas
- Nova artikolo de Libera Folio, pri la lastatempa publikigo en la angla de la verkoj de Vasil Eroŝenko, Prefaco en la angla
02 – LA KOMPANOJ – La Bombonoj (La Kompanoj Kantas Brel en Esperanto)
>> Renkontiĝo/Intervjuo
Nia nova staĝisto Dylan prezentas sin kaj parolas pri siaj studoj kaj projekto.
03 – JACQUES YVART – En akvo de la Klara fonto (Brassens plu)
Lenka rakontas pri sia semajno en Bretonio.
04 – TRI YANN – Les filles des forges (Tri Yann an Naoned)
Raportaĵo pri Printempo de poetoj
>> Kuriozaĵo
- Templo de Ĉiuj Religioj
05 – THIERRY FAVERIAL – Atendemo (Duone)
>> Agendo
Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.
06 – DOLCHAMAR – Junaj idealistoj (Rebela Sono)