Kun Marion, Inès, Anne, Quentin, Ugo kaj Leïla. Vi trovos la Kio Novas, du intervjuojn, poezion, kaj fine nian agendon!
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Programme :
1. Gaĉolo – Patric (Okcitanio)
>> Kio novas?
- En la komence de la hejme restado, Tejo por gardi la kontakton kun la resto de la mondo, faris videon. En tiu video, esperantistoj el la tuta mondo parolis pri la situacio en iliaj landoj rilate al la la kronviruso. Laŭ la sama ideo, Tejo faris 3an videon. Tiu video aperis en la reto la 19an de April.
- La Plena Ilustrita Vortaro, populara verko en la esperantlingva mondo aperos en pli moderna versio en 2020.
- La numero de februaro 2020 de la kontakto revuo, estas havebla sur la retejo de Tejo sed estas nur por la abonantoj. Tiu numero parolas pri malsamaj subjektoj, interalie, pri la kronviruso per la intervjuo de Cristoph klawe, germano neurologiisto esperantista.
2. Verduloj – Jonny M
>> Renkontiĝo 1
La tria parto de la intervjuo de Matheus : En januaro 2020, Matheus, juna brazila esperantisto venis en Tuluzo.
3. Ĉe Montpellier- Strika tango
>> Renkontiĝo 2
La novaj voluntuloj decidis intervjui la malnovajn, kies civita servo finiĝos en la venontaj tagoj. Ni aŭskultas Ugo paroli pri sia sperto en la asocio.
4. Spiro el perdita koro- Vojaĝo (Tro)
>> Poezio :
En tiu elsendo, vi povos aŭdi poemon de Raita Pyhälä, finna esperantistino, instruisto pri la angla kaj la franca. Tiu poemo parolas pri ŝia malviva amiko. Tiu poemo nomiĝas “La ĉambroj de la vivo”
5. Floro kaj abelo – Supernova
>> Agendo : la venontaj eventoj
6. Grava – Ale Kosebela (Hej)