Estis tre malfacile por mi elekti apartan verkon ĉar nia mondo riĉas je bonegaj kreaĵoj: filmoj, pentraĵoj aŭ skulptaĵoj, teatraj, literaturaj kaj muzikaj verkoj. Multaj donis kaj ĉiam donas al mi diversajn emociojn aŭ pensigas min. Do, hodiaŭ mi elektas prezenti al vi filmon kiu povas resoni forte, mi pensas, en ĉi tiu speciala periodo. Ĝi estis produktita de Coline Serreau, en 1996, kaj titoliĝas ” La Belle Verte” (La Bela Verda).
Sur la planedo Bela Verda (Belverda) ĉio estas nur harmonio, lukso, trankvilo kaj plezuro. La diversaj familiaj triboj dediĉas siajn matenojn al korpaj kaj mensaj ludoj, siajn posttagmezojn por rikolti, siajn vesperojn por aŭskulti silentajn koncertojn. Unufoje jare, montosupre, ili renkontiĝas, interŝanĝas siajn produktojn kaj teletransportas sin al aliaj planedoj por kolekti la plej freŝajn novaĵojn. Sed de 200 jaroj neniu iris al la Tero kiu ne estas aprezata. Fine, Mila decidas volontuli por tien iri. Kaj jen tiel la teranoj vidas ŝin surteriĝi en la koro de Parizo. Ŝi malkovras konsternegan mondon.
La aŭtorino de ĉi tiu filmo, Coline Serreau, deklaris kiam ĝi estis produktita, ke ŝi faris sian plej personan filmon. Ŝi klarigis ke ŝi havis fortan intuicion, tiu de la ebleco de alia mondo, kiu pledis pri beleco, ligo al la naturo, deziro de aŭtentikeco. Ĉi tiu mondo estos okazonta, la homaro neeviteble estos inklinonta al ĉi tiu celo.
La aŭtorino de ĉi tiu filmo, Coline Serreau, deklaris kiam ĝi estis produktita, ke ŝi faris sian plejpersonan filmon.
La filmo ne nur fokusiĝas pri ekologio sed traktas diversajn temojn kiel naskiĝon, feminismon, humanismon, pacismon, amon, ktp .. Ĝi komence spertis gravan fiaskon, sed post malfrua sukceso, ĝi povis konfirmi la gravecon de la mesaĝo de Coline Serreau: la ekologiaj celoj kaj la problemoj pri nia malkonekto kun la naturo kaj niaj sensencaj vivmanieroj.
Unuavide, ĉi tiu filmo povas ŝajni tre fantazia, naiva aŭ utopia, sed ĝi enskribiĝas tute en la aktuala etoso kaj sendas tre profundan kaj realisman mesaĝon pri nia socio kaj nia vivmaniero. Ĝi estas rakonto, kiu donas esperon por la estonteco de nia mondo. Ĝi provas memorigi al ni pri la kialo kaj la graveco de nia ĉeesto ĉi tie. La homaro bonŝancis havi la Teron por gastigi ĝin, sed ni devas demandi nin, ĉu ni ne fuŝos ĝin.
Mi ankaŭ ŝatus asocii ĉi tiun filmon kun alia, pli malnova, kie ni aŭdas:
“Ni ĉesigu ĉion, ni pripensu, kaj ne estas malgajige”.
Gébé diris tion en la filmo « L’An 01 » (La Jaro 01), produktita en 1973, de Jacques Doillon, Alain Resnais kaj Jean Rouch.
Do, en ĉi tiu tempo nomata enhejma izoligo kiun ni neniam antaŭe vivis, en kiu ĉio haltis subite, ĉu ne estas tempo pripensi, ne nur sonĝi, sed konstrui alian mondon malpli malegalan malpli poluan sed pli etikan kaj pli daŭripovan. Eble kiel diris Bruno Latour dum lastatempa intervjuo :
“Farante al ni ĉi tiujn demandojn, ĉiu el ni komencas imagi baro-gestojn, sed ne nur kontraŭ la viruso: kontraŭ ĉiu elemento de produktomaniero kiun ni ne volas rekomenci.”
Dume mi invitas vin malkovri ĉi tiujn filmojn, se vi ne konas ilin, se vi havas la tempon!
Françoise ERIKSEN