Kun Marion, Inès, kaj Leïla. Vi trovos la kutimajn “Kio Novas” kaj agendon. Vi trovos intervjuo de Manuela, poste vi trovos rubrikon pri Mondafest 2020.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Ĝeneralaj informoj pri la radio- elsendo
Programo:
- Maristoj de l’ter – MÔRICE BENIN
>> Kio novas?
- TEJO, Tutmonda esperantista Junulara Organizo, proponos enkondukan videon por la oficiala malfermo de IJK; Internacia Junulara Kongreso. Por tio, ili invitis ĉiujn fari videetojn pri la temo: universala solidareco.
- TEJO lanĉis enketon per siaj sociretoj pri klimatjusteco
- UN (Unuiĝintaj Nacioj) festas sian 75-jariĝon, por tiu okazo, la organizado proponas plenigi enketilon en pluraj lingvoj, ankaŭ en Esperanto
2. Korto Malteze – JACQUES YVART
>> Interview
Intervjuo kun Manuela, pasinta volontulo en EKC, la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo. Ŝi parolas pri siajn studojn pri Esperanto kiujn ŝi faras en la universitato Saint-Andrews en Skotlando. Pri tiu temo aperis ankaŭ artikolo en Libera Folio meze de Majo. (Unua parto)
3. Aŭroro (Bosniumas) – ESPO DESPO
Intervjuo kun Manuela, (Dua parto)
4 – Malfacilas – LA PAFKLIK
>> Mondafest’ 2020
Nova evento naskiĝis: Mondafest 2020 estas respondo de la Esperanto-komunumo al la zorgiga kaj pensiga momento travivata de la socio. Tiu evento estu komuna mesaĝo de kuraĝo kaj espero al la tuta homaro.
5. Masko – KAJTO
>> AGENDO : la venontaj eventoj
6. Nur mantelo – SCHODY