Esperanto-Magazino N°265

Du intervjuoj de Jeanne, nia volontulo en Pollando kaj Saŝa, TEJO-trejnisto plus irlanda poezio

Kun Marion, Valentin, Jack et Leonardo

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. JONNY – Bam Bam (Kreativa)

>> Quoi de neuf ? 

2. KAJTO- La Blanka Lumturo  (Duope)

>> Renkontiĝoj

1/ Jeanne prezentas la agadon de Bjalistoka Esperanto-Societo kie ŝi nun volontulas

2/ Saŝa, unu el la trejnistoj de trejnado pri homaj rajtoj okazinta en Danio, financita de Eŭropa konsilio, en kiu partoprenis pluraj el niaj volontuloj

3. Diego Varacic – Forlasos Mi La Panjon (Diego Varagiĉ Kantas En Esperanto)

>> Poezio

Jack legis The Lake Isle of Innisfree de la irlanda poeto W.B Yeats, publikigita en 1890 (National Observer), en la angla kaj en espéranto laŭ sia propra traduko : La Laginsulo de Iniŝfrio

I will arise and go now, and go to Innisfree
And a small cabin build there, of clay and wattles made:
Nine bean-rows will I have there, a hive for the honeybee,
And live alone in the bee-loud glade.

And I shall have some peace there, for peace comes dropping slow,
Dropping from the veils of the mourning to where the cricket sings;
There midnight’s all a glimmer, and noon a purple glow,

I will arise and go now, for always night and day
I hear lake water lapping with low sounds by the shore;
While I stand on the roadway, or on the pavements grey,I hear it in the deep heart’s core.

Mi vekiĝos kaj foriros, foriros mi al Iniŝfri’
Kaj tie konstruos kabaneton, teksita el branĉetoj kaj argilo. 
Naŭ fazeolajn vicojn tie mi havos, kaj mielon manĝos mi,
Kaj vivos sole, en la zuma maldensejo.

Kaj tie pacon mi havos, ĉar paco, tie, malrapide gutas,
Gutas el la veloj de la tagiĝo, al kie kantas karaj griloj:
Tie, noktomezo lumetas, kaj la lumo purpure ardas,
Kaj la vespero, plena kun la flugiloj de la kanabenoj.

Mi vekiĝos kaj ekiros, ĉar ĉiu nokto kaj mateno
Mi aŭdas la akvon de la lago kiu plaŭdas mallauxte al la bord’
Kiam mi staras sur la irejo, aux sur la trotuaraj de grizo,
Mi aŭdas ĝin profunde en mia kor’

4. Ho, Belerin (bella ciao)

>> Agenda

les prochains événement sur Toulouse kaj aliloke eventaservo.org

5. Martin kal la Talpoj – Pli Ol Nenio (Pli Ol Nenio)

Print Friendly, PDF & Email