Esperanto-Magazino n°308

En ĉi tiu epizodo vi povos aŭskulti la rubrikon “kio novas”, dupartan intervjuon kun kantisto Tomio de la grupo “La Perdita Generacio”. Poste la rubriko “Kuriosaĵoj” kie vi povas malkovri pli pri la Esperanto-Urbo kaj tri poemojn de Marjorie Boulton.

Kun : Marion , Yentl, Daniela, Constance, Julie kaj Sarah

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO :

01 – SUZANA, muroj (Malsato de Esperanto)

>> Kio Novas

02 – LPG, Pluku ne la floroj (Ĉiamen plu)

>> INTERVIEJO / RENKONTIĜO

03 – LPG, Dudek tri (Ĉiamen plu)  se longa intervjuo aŭ pluraj intervjuoj

  • 2-a parto de la intervjuo kun Tomio, kantisto de la grupo PLG.

04 – LPG, Malantaŭen (Ĉiuj ni amegas Usonon)

>> Kuriosaĵoj

  • Herzberg am Harz: Esperanto-urbo.

Nur en Esperanto. Vi povos aŭskulti la francan version en la sekva podkasto.

05 LA PORKOJ, La mesaĝoj sekretaj (Ŝako)

>> Poezio

Legado de tri poemoj: Marjorie Boulton, Unu animo homa

  • Landlimoj
  • Riĉo
  • Katido

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

06 – EmpTV, Humiligu min (Verda Disko)