Esperanto-Magazino N°313

En ĉi tiu epizodo, vi aŭdos intervjuojn kun la tuluza GLAT-asocio Julie&Julie. Vi trovos ankaŭ la sekcion “Kuriozaĵoj” pri ligoj inter Esperanto kaj okultismo kaj nian agendon por fini.

Invititoj : Iris kaj Astrofel

Kun : Marion, Daniela, Julie, Yentl kaj Constance

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO :

01 – Armel Amiot – Banĝo Esperanto

>> Kio Novas

02 Kaŝi – Cinderella (rememorante)

>> Renkontiĝoj / intervjuoj

Unua parto: Intervjuo kun la asocio Julie&Julie.

03 – La porkoj –  La mesaĝoj sekretaj

Dua parto: Intervjuo kun la asocio Julie&Julie

04 – Jacques Yvart – povra marteno (Brassens plu)  

Resumo de la intervjuo en Esperanto

05 –Carina –  kial ne  (albumo)

>> Kuriozaĵoj

  • La ligoj inter Esperanto kaj Okultismo

06 – La Kompanoj – Amsterdam’ (Brel en esperanto)

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

07 – Klarisa – Amata Venu 

Print Friendly, PDF & Email