Ĉi-semajno malkovru la novaĵojn el Esperantujo. Ni parolos pri la Printempo de la poetoj, kaj kiel kutime la agendo por fini.
Kun: Ameli, Etienne, Frico kaj Lou !
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- VOJAĜO – La ĝardeno (Intergalaksia)
>> Kio Novas
- la Internacia tago por la Virinaj Rajtoj en la studenta komunumo de Tuluzo
- La bicikla ekskurso de EKC laŭ la rivero Touch
- La eldono de la unua traduko de mil kaj unu noktoj en Esperanto
2- DOLĈAMAR / Rebela Sono (Subamiĝi)
>>Speciala elsendo pri poezio
3- KJARA / Blua Horizonto (Lasu min plukanti)
4- JONNY M – La bileto (Kreaktiva)
>> Agendo
- La 20-an de marto, koncerto de JONNY M en la platŝipo “Didascalie” en Ramonville Saint-Agne
- La 15-an de marto, vizito de Tuluzo kun la kantisto JoMo
- La 12-an de marto, lingvokafejo ĉe Le Cactus