Invititoj : Michael Boris, Ines, Rooney kaj Anna pri la Erasmus+ projektoj KA1 kaj la IJK en Katalunio
Kun : Marion et Valentin
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin du lundojn ĉiumonate de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net. Vi povas komuniki kun ni antaŭ, dum aŭ post la elsendoj en nia telegram-grupo @EKC radioforumo.
Pli da informoj pri la radioelsendo
PROGRAMO :
01 – MARTIN KAJ LA TALPOJ – La roko (La roko)
>> Kio novas?
- La KER-ekzamenoj de Esperanto (historio kaj kalendaro de la someraj sesioj)
- Sano-defio , vikipedia konkurso por redakti artikolojn pri sano (Komuniko de UEA)
- La Eŭropa esperanto-kongreso en Provenco de la 14a ĝis la 17a de majo 2027
02 – ETERNE RIMA – Samideano (Samideano)
>> Renkontiĝo – Intervjuo (Parto 1)
kun Michael Boris, kunprezidanto de EKC, pri la Erasmus + projektoj kaj precipe la projektoj KA1 kiuj ebligas moviĝojn por trejni, trejniĝi aŭ akcepti trejnistojn en Tuluzo danke al la subteno de Eŭropa Unio.
kun Inès, partoprenanto en la IJF kiu trejniĝis tie danke al la projekto Erasmus KA1 de EKC.
03 – INICIALOJ DC – Berlino sen vi (Propaganda)
>> Renkontiĝo – Intervjuo (Parto 2)
kun Rooney, partoprenanto en la IJF kiu trejniĝis tie danke al la projekto Erasmus KA1 de EKC.
kun Michael Boris
04 – KAJ TIEL PLU – Anda ĥaleo (Anda ĥaleo)
>> Renkontiĝo – Intervjuo (Parto 2)
kun Anna, membro de la organizteamo de Internacia junulara kongreso en Katalunio
Pri la subvencio de JEFO en la franca
kun Michael Boris
>> Agendo
- UK, en Graz (Aŭstrio) de la 1a ĝis la 8a de Aŭgusto
- IJK, Internacia Junulara Kongreso en Tiana (Katalunio) de la 9a ĝis la 16a de Aŭgusto
- Maratona kurso au château de Grésillon
- BET-Baltaj Esperantaj tagoj en Rigo
- Hispana kongreso en Portugalete
- Pli da eventoj ĉe eventaservo.org
05 – Dolchamar – Junaj idealistoj (Rebela sono)
