Antaŭ kelkaj tagoj ŝoke eksciis pluraj tuluzaj esperantistoj pri la subita forpaso de Przemysław Wierzbowski, 39-jaraĝa nur. Pere de tiu mesaĝo, Esperanto Kultur-Centre de Tuluzo (EKC) ŝatus omaĝi al lia memoro.
Przemysław, aŭ pli koncize Pŝemek laŭ lia ordinara alnomo en Esperantujo, estis aparta figuro en la historio de la Esperanto-movado, kaj specife en tiu de nia asocio. Pŝemek estis efektive la tutunua volontulo de la historio de EKC, kadre de tiutempa Eŭropa Volontula Servo (nun Eŭropaj Solidaraj Korpusoj), kaj tiel iniciatis longan vicon da EKC-volontuloj. En 2007-2008 li gastis dum jaro en nia urbo kaj aktive partoprenis en ĉiuj aktivadoj de nia asocio (staĝoj, kunsidoj, manĝoklaĉoj, standoj…). Kun Samia, tiama dungito de EKC, li kungvidis esperanto-atelierojn en mezlernejoj, kreante multajn ludojn por infanoj. Li ankaŭ kreis grandan dinamikon en la tuluza esperantista junularo, proponante novajn aktivadojn kaj eventojn kiel ekzemple junularajn manĝoklaĉojn aŭ la Krokodilan renkontiĝon en Arrout.



Lia proksimado al la agado de EKC ne ĉesis kiam li reiris al lia denaska urbo Bjalistoko. Tienreveninte, li portis ideojn el Tuluzo kiel la lingvokafejo kaj li iĝis motoro de la loka esperanto-movado, kiel prezidanto de la Bjalistoka Esperanto-societo (BES) kaj eĉ mentoro de volontuloj. Kiam dum jaroj EKC sendadis volontulojn tra Eŭropo, Pŝemek persone mentoris tiujn senditajn al BES dum ilia kelkmonata restado en Pollando (jen ekzemploj tie-ĉi kaj ĉi-tie). Interalie, li tiukaze estis intervjuata en Esperanto-Magazino 222 de oktobro 2020.

Kun Pŝemek kiel reprezentanto de BES, EKC ankaŭ kunlaboradis kadre de plejparto de niaj Erasmus-projektoj, notinde okaze de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj de 2021. Plurajn el tiuj projektoj Pŝemek mem persone kunordigis nome de BES, tre laboreme kaj fidinde, sed samtempe ĉiam kultivante pozitivan malstresigan etoson por la partneroj. Kiel trejnisto li ankaŭ partoprenis la projekton “Plej bonaj praktikoj en lingvoinstruado” kadre de Semeo 2018.
La ĵus menciitaj projektoj kaj intervjuo ankaŭ reliefigas lian ĝeneralan plurjaran agadon en Esperantujo: aldone de prezidado de BES, Pŝemek ankaŭ okupiĝis pri kompostado kaj publikigo de libroj, aŭ pri Esperanto-instruado. Li substrekiginde mem esperantigis Solaris, klasika sencfikcia romano de pola verkisto Stanisław Lem.
Ne nur gravan kontribuanton perdis Esperantujo – unu en tiuj homoj, kiuj vigligas Esperanton tra la mondo – sed simple homon bonan. Por pluraj el ni, li estis kolego, instruisto, sameventano, konatulo aŭ simple amiko.
Kondolencojn al lia familio kaj al ĉiuj proksimuloj liaj.
Dankon pro ĉio Pŝemek, ripozu en paco.
Fontoj : anoncoj de BES kaj Libera Folio.
