SEMEO 2023: Esperanto-Semajno en Tuluzo!

SEMEO 2023: Esperanto-Semajno en Tuluzo!

When

10/03/2023 - 20/03/2023    
Toute la journée

Event Type

Esperanto-Semajno, aŭ SEMEO, revenas al Tuluzo por la 8-a eldono de la 10-a ĝis la 20-a de Marto!

Denove ĉi-jare, SEMEO proponas aktivadojn en tuluzaj universitatoj, malkovra kaj vikipedia atelierojn, ekspoziciojn por malkovri Esperanton kaj ĝian movadon, kaj staĝon en Pireneoj por fermi la semajnon.

Dum ĉi tiu semajno ni ankaŭ gastigos renkontiĝon de Erasmus + projekto kun partoprenantoj, kiuj venos el Pollando, Slovakio, Germanio…

La programo 2023:

Vendredo la 10-an de Marto: 15h30 ĝis 17h00 = Prezentado de la projekto “Vortoj” ĉe la junul-inform-centro de Tuluzo

Vendredo la 10-an de marto: 19h00 = Prezento de la libro de Xavi Alcade “Esperanto i anarquisme: els orígens (1887-1907)”  (en la kataluna) ĉe Casal Catala

Vendredo la 10-an de marto: 20h00 – 22h00 = Akcepto de projektanoj / komuna manĝo ĉe Casal Catala

Vendredo la 10-an de Marto ĝis lundo la 13-an de marto = Renkontiĝo de la projekto Erasmus+ ViPe (pri Vikipedio)

Sabato la 11-an de Marto: de 19h00 – 22h30 = Neformala renkontiĝo inter Vikipediaj komunumoj, en la Topina

Sabato la 11-an de Marto: de 20h00 – 21h00= Koncerto de itala esperanta harpisto Klarisa, en la Topina

Lundo la 13-an de Marto: 20h – 21h = Espéranto-Magazino speciala vikipedio

Lundo la 13-an Marto : 21h00 – 22h00 = Plurlingvaj legadoj, en La Cave Poésie, Toulouse

De Mardo la 14-a de Marto ĝis lundo la 20-a de marto = Ekspozicio “Poezio kaj Esperanto” ĉe la lingvocentro de la Universitato Jean Jaurès, kadre de la evento “Printempo de Poetoj”.

Mardo, la 14-an de Marto: 12h00 – 15h00 = informa tablo, en Universitato Jean Jaurès

Mardo, la 14-an de Marto: 14h00 ĝis 16h00 = Prezentado de la projekto “Vortoj” ĉe la lingvo-centro en Universitato Jean Jaurès

Mardo, la 14-an de Marto: 17h30 – 19h00 = Vikipedio-ateliero en kvartaldomo de Rangueil

Mardo, la 14-an de Marto: 19h30 – 21h00 =Informtablo ĉe la Lingvokafejo en le Cactus

Merkredo 15-an de Marto: 17h30 – 19h00 = Malkovra ateliero pri Esperanto en la kafejo l’Astronef

Ĵaŭdo la 16-an de Marto: 12h – 13h30 = Informtablo, en Universitato Paul Sabatier universita restoracio

Ĵaŭdo la 16-an de Marto: 14h00 -15h30 = Malkovrateliero de Esperanto ĉe SUPAERO
ISAE-SUPAERO, Toulouse

Ĵaŭdo la 16-an de Marto: 16h00 – 17h30 = malkovra-ateliero pri Esperanto ĉe universitato Paul Sabatier

Ĵaŭdo la 16-an de Marto: 16h00 – 18h00 = Partopreno en la “poezia vagado” kadre de la Printempo de la poetoj

Sabato la 18-an de Marto kaj dimanĉo la 19-an de Marto: Printempa staĝo en Arrout

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.