De la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro 2024, EKC-membroj partoprenis Esperantistan semajnon organizitan de GEJ (Germana Esperanto-Junularo), kaj danke al Erasmus+ subteno. En ĉi tiu artikolo, vi povos lerni pli pri iliaj spertoj dum ĉi riĉa semajno!
Post vojaĝado preskaŭ perfekta (nur unu maltrafita trajno!!), nia tuluzanaro alvenis Storkown, lasta stacidomo antaŭ la JES-ejo. Poste, du esperantistaj aŭtoj kondukis nin ĝis la JES-ejo. Lacaj sed feliĉaj esti finfine alvenintaj, kelkaj el ni preferis retrovi siajn amikojn kiujn ili ne vidis delonge, dum aliaj pli emis amikiĝi kun siaj kapkusenoj por esti pretaj por la sekva kaj unua tago.
Ĉiutage, la programo ekis per matenmanĝo antaŭ la unuaj aktivaĵoj. Estis okazo trankvile vekiĝi, aŭ jam babili kun la aliaj partoprenantoj. Preskaŭ ĉiumatene, la volontuloj ĉeestis lingvokursojn je pluraj niveloj (komencantaj aŭ progresantaj), kaj partoprenis novulan programeron por konektiĝi kun la novaj esperantistoj kaj lerni pli pri esperantista kulturo.
Praktiki lingvon dum kurso estas bone, sed uzi ĝin dum prelegoj, debatoj aŭ atelieroj estas ankoraŭ pli utile kaj kontentige! Kaj kia surprizo! Estas la celo mem de esperantistaj eventoj! Antaŭ JES, la partoprenantoj povis proponi ĉiajn aktivaĵojn kie ĉiuj estos bonvenaj. EKC-anoj ekkaptis tiun ŝancon por prezenti siajn asociagadojn kaj samtempe promocii civitan servon, dum 30-minuta prezentado. Aliaj membroj ankaŭ gvidis laborgrupojn kaj lingvokursojn.
Kiel vi verŝajne jam scias, aliaj aktivaĵoj iom malpli “formalaj” estas granda parto de la esperantista vivo. Do inter ekskursoj, malkovro-versperoj (lingvistikaj, gastronomiaj, artaj…), koncertoj, ludoj kaj multe pli, ni malŝparis kelkajn dormhorojn kontraŭ belaj momentoj kune.
Jen kelkajn fotojn pri la ekskurso al Pollando:
Grizzou rememoras: “La restado estis tute muzika: kiam ni alvenis, sub la nokto, en la stacidomo de Berlino, strata kantisto estis jam tie, anoncante la venontan semajnon. Ĉiuvespere, ni havis unu aŭ plurajn koncertojn: Jonny M, Ĵele, Kaŝi,… kaj ĉiuj la amatorecaj artistoj ludante gitaron aŭ pianon dislokitaj en la domo, aldonante vojaĝon sur la vojaĝo. Eble estas la silento de la arbaro de Hirschluch kiu permesis al ĉiuj la melodioj bone kroĉiĝi sur niaj lacegaj neŭronoj.”
Yentl parolas pri sia sperto:
“Dum JES, Lenka kaj mi havis la ŝancon gvidi nian unuan kurson!
Temis pri lingvokurso por Komencantoj, kaj la kursanoj estis tre diversaj laŭ lingvo-nivelo, aĝo aŭ devenlando.
Laŭ la tagoj, venis inter 7 kaj 15 homoj, al nia kurso, kie ili lernis bazajn aferojn kiel (sin)prezento kaj interkonatiĝo, sed ankaŭ ekludetis kun la lingva strukturo, kaj ekkonatiĝis kun Esperanta kulturo. (per filmetoj, muziko aŭ la invito al la partopreno de kutimaj spertindaĵoj de esperantaj renkontiĝoj). Ni do akompanis ilin unu horon kaj duonon tage, en la klasĉambro, por ke ili multe lernu, kaj ĝuu, dum la tuta evento! Estis oportune esti duope dum tiu ĉi unua instrusperto, ne nur por ricevi subtenon kaj kuraĝon, sed ankaŭ por havi pli eksteran vidpunkton, ricevi kritikojn kaj konsilojn.
Ĝenerale la sperto estis tre bona, malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj kaj iom da ĥaoso en la organizado.
Almenaŭ ni mem multe lernis dum nia unua kurso…! :)”
Ankaŭ Lenka ankoraŭ iom memoras:
Mi aliĝis jam en aŭgusto kaj antaŭĝojis partopreni en mia unua JES. Mi ĉiam aŭdis pri JES nur belajn vortojn, do mi scivolemegis, kaj iom nervozis, kia tiu vintra IJK estos. La loko estis perfekta. Pluraj konstruaĵoj meze de arbaroj, proksime al lago. For de ĉio – do oni forgesis, ke troviĝas en Germanio. Mia nura plendo (kompreneble ne al organizintoj) estas pri la malvarmo. Ne eblis simple sidiĝi ie ajn ekstere kaj babili en grupeto ĝis mateno, kiel oni faras dum someraj eventoj. Ni ĉiam devis iri ien enen. Aŭ frostiĝi. Do mi plej ofte pasigis vesperojn en gufujo kun varma teo.
Pri la kurso, kiun ni gvidis, mi aldonu: Neniu mortis. Do ĝi estis sukcesa. Ne, vere, mi ĝojas kaj dankas, ke nia unua kurso okazis, kvankam paroli laŭte kaj laŭte eĉ dum horo kaj duono estas tre lacige! Kaj ŝajnigi nelacecon malfacilas eĉ pli. Ni mem tiel esploris Esperanton kvazaŭ denove – per okuloj de komencantoj kaj tio estis interesa sperto. Mi esperas, ke ili ne multe suferis, ke ili danke al ni iom pli facile partoprenis en la programeroj kaj ke ili daŭrigos lernadon.
La programo estis tre riĉa kaj interalie ni estis informitaj pri kelkaj venontaj eventoj: Unue PLEJ, kunorganizata de LEJO kaj PEJ, ĉi-jare en Litovio. Ankaŭ FESTO revenos ĉi-jare! Komence de aŭgusto ĝi okazos en Vindry-sur-Turdine, apud Liono, kaj de tie oni verŝajne kune vojaĝos al IJK en Litovio!
Estis la unua granda evento por la novaj volontuloj, la unuaj lingvokursoj por Yentl kaj Lenka, kaj ĉefe belaj kaj ĝojaj memoroj kiuj jam atendas la sekvajn!
Se vi volas scii iom pli, vi povos aŭskulti niajn unuajn impresojn je la 338a radioelsendo.