Saluton !
Mi nomiĝas Jade kaj mi havas 23 jarojn. Mi estos en la teamo de EKC en 2021, antaŭ ol iri al Germanio en Herzberg am Harz.
Mi studis Lingvistikon en Francio kaj en Nederlando, kaj mi malkovris la Esperantan lingvon en universitato. Mi tre interesiĝis pri la lingvo, do mi tuj kandidatiĝis al Civita Servo en EKC !
Mi ŝatas vojaĝi, lerni lingvojn kaj renkonti novajn homojn. Mi ankaŭ ŝatas ke la asocio EKC engaĝiĝas en agado por la lingva diverseco.
Mi tre antaŭĝojas paroli tiun lingvon, lerni pri Esperanta idearo kaj labori en EKC
Ĝis baldaŭ !