Saluton,
Mi nomiĝas Maureen, mi estas unu el la freŝnovaj voluntulo de EKC en Tuluzo. Mi tre dankas je tiu oportuno.
Freŝe diplomita en internaciaj kaj eŭropaj studoj, mi ŝatas lerni novajn lingvojn, geografion kaj geopolitikon. Mi povas paroli pri la baltaj landoj situacio kaj ĝenerale pri malnovaj komunistaj eŭropaj landoj dum horoj. 😉
Mi komencis lerni la germanan ekde lasta julio kaj nun lernas ĝin samtempe kun esperanto.
Dum mia libertempo, mi ŝatas lerni novajn aferojn, vojaĝi kaj renkonti novajn personojn (saluton junulargastejoj).
Vi povos trovi min naĝanta, marŝanta kun muziko aŭ leganta. Mi antaŭĝojas renkonti vin.